Novaĵoj (Julio 20)

(GMT+08:00) 2016-07-20 16:48:32     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina ĉefministro postulas klopodojn por akceli socian investadon; siria registaro kondamnis aeratakojn de Usono kaj Francio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis klopodojn por akceli socian investadon per forigo de obstakloj, plibonigo de la medio kaj pligrandigo de spaco por disvolvado.

Oficiala deklaro marde publikigita diris, ke Li faris la rimarkojn lunde en nacia konferenco pri socia investado. Li diris, ke akceli efikan investadon havos vastan influon, inkluzive de stimulado de konsumo kaj kreado de laborpostenoj.

La registaro devas gvidi socian investadon al "malfortaj kampoj," inkluzive de infrastrukturo, publikaj servoj kaj emerĝantaj sektoroj, kaj malhelpi la fluadon de fondusoj al industrioj kun tro granda kapablo aŭ altaj niveloj de poluado.

Li diris, ke la registaro devas plu simpligi administradon, revizii merkatan reguligon kaj optimumigi servojn. Aŭtoritatoj larĝigos merkatan aliron al socia investado kaj forigos diskriminacion. Ili malaltigos impostojn, malpliigos kotizojn kaj reduktos koston de financado por entreprenoj.

Jemena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulmalik Al-Mekhlafi marde anoncis, ke Jemeno subtenas la starpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Al-Mekhlafi diris al ĉina ambasadoro al Jemeno Tian Qi, ke la jemena registaro firme subtenas la justan starpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj ĝian rekomendon, ke rekte koncernataj landoj pace solvu rilatajn disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo.

Ankaŭ la Partio de Nacia Kongreso, la grupo Houthi kaj la Socialista Partio anoncis sian subtenon al la starpunkto de Ĉinio.

Telefonante kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde, usona prezidento Barack Obama forte kondamnis la abortintan puĉon en Turkio kaj esprimis la volon de Usono pri livero de taŭga helpo al enketo de Turkio.

En la sama tago, la usona Blanka Domo publikigis deklaron, dirante, ke dum la telefona parolo Obama esprimis subtenon al turka demokratio, kaj aplaŭdis spiriton de la turka popolo en rezisto kontraŭ perforta interveno kaj protekto de demokratio.

Obama urĝis Turkion respekti leĝan sistemon en la postaj enketo kaj puno por fortigi memfidon de la popolo pri demokratiaj institucioj. Li diris ankaŭ, ke Usono volas liveri taŭgan helpon al enketo de Turkio.

Proparolanto de la usona Departemento de Defendo Peter Cook marde diris, ke tiutage usona sekretario pri defendo Ashton Carter telefone konversaciis kun sia turka paralelulo Isik Kosaner, kaj la lasta asertis, ke Turkio restas firma partnero kaj aliancano de Usono en la batalo kontraŭ terorismo.

Cook diris en deklaro, ke Carter reasertis en interparolo kun Kosaner, ke Usono subtenas la turkan registaron elektitan de la popolo kaj ĝian jurŝtatecon. Ili diskutis ankaŭ pri graveco de la aerbazo Incirlik en la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Kosaner esprimis sian bedaŭron, ke li ne povas ĉeesti la konferencon de defendaj ministroj de la internacia alianco por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, kiu okazos la 20an de julio en Vaŝingtono. Li diris, ke Turkio sendos sian ambasadoron en Usono al la konferenco.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron al UN, kondamnante la aeratakojn de Usono kaj Francio al la siria norda provinco Aleppo, kiuj mortigis pli ol cent civilulojn.

La ministerio diris, ke la siria registaro forte kondamnas la aeratakojn de Francio, Usono kaj aliaj landoj de la internacia alianco, kiuj mortigis kaj vundis civilulojn, kaj emfazas, ke landoj, kiuj volas serioze batali kontraŭ terorismo, devas kunlabori kun la registaro kaj armeo de Sirio.

Marde la Internacia Mona Fonduso refoje malaltigis kreskan antaŭvidon de monda ekonomio de 2016 kaj 2017, opiniante, ke la malcerteco, alportita de la rezulto de la brita referendumo pri foriro el EU, donos malkreskan krizon al la monda ekonomio.

La Internacia Mona Fonduso antaŭkalkulis en la renovigita enhavo de la raporto Perspektivo de la Monda Ekonomio, ke la kreska rapideco de la monda ekonomio en 2016 kaj 2017 respektive estos 3,1% kaj 3,4%, pli malalte je 0,1% kompare kun la aprila antaŭvido. La raporto montris, ke influate de la brita referendumo kaj aliaj kialoj, la perspektivo de evoluintaj ekonomioj malboniĝis, tamen la ekonomia perspektivo de novaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj restas stabila.

Marde la usona Respublika Partio formale proponis nov-jorkan miliardulon Donald Trump kiel kandidaton por prezidenteco.

Trump, naskita en la 14a de junio 1946, komencis sian karieron en bienaĵa firmao de sia patro en 1968 post diplomiĝo el la Komerca Lernejo Wharton de la Pensilvania Universitato kaj transprenis la kompanion en 1971, kiam li renomis la kompanion la Organizo Trump.

Tiam Trump ekspansiigis la komercon per konstruado de kazinoj, golfejoj, hoteloj kaj aliaj proprietaĵoj kaj komencis merkatadon de sia nomo pri kelkaj konstruprojektoj kaj komercaj produktoj kaj servoj.

Trump anoncis konkuri pri prezidenteco en junio de 2015, portretante sin kiel vaŝingtonan eksterulon. La anonco finis lian longan historion de interesiĝo pri prezidenteco, kiu komenciĝis en 1987 kaj reviviĝis en la elektoj de 1999, 2004, 2008 kaj 2012.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko marde kritikis usonan ambasadoron al Sud-Koreio pri lia aera inspekto per militaviadilo, kaj asertis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko plifortigos memdefendajn nukleajn rimedojn por respondi al minaco.

Responde al rilata demando de raportisto de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo, la proparolanto diris, ke la 12an de tiu ĉi monato usona ambasadoro al Sud-Koreio veturis per militaviadilo por aera inspekto, kaj estas menciinde, ke tiu ago koincidis kun la anonco de Usono pri lokado de la antimisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

La proparolanto diris, ke en aŭgusto Usono kaj Sud-Koreio okazigos komunan militan ekzercadon. Tiaj neordinaraj movoj de Usono antaŭ la milita ekzercado indikas, ke Usono komencos senprecedencan agadon en la Korea Duoninsulo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin