Novaĵoj (Julio 21)

(GMT+08:00) 2016-07-21 17:21:46     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi urĝas inkluzivan disvolvadon dum inspekto en Ningxia; turka prezidento deklaris tri-monatan staton de urĝeco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping diris merkrede dum inspekto en Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, ke neniu regiono aŭ etna grupo devas postiĝi en la klopodo de Ĉinio por finkonstruo de modere prospera socio en 2020.

Xi pasigis tri tagojn en Ningxia, malplej evoluinta regiono kun alta koncentriĝo de etnaj minoritatoj en nordokcidenta Ĉinio.

Li vokis al lokaj oficialuloj efektivigi politikojn de la centraj aŭtoritatoj kaj naciajn disvolvajn strategiojn por realigi ekonomian prosperon kaj unuecon inter etnaj grupoj.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, iris al la urboj Guyuan kaj Yinchuan en Ningxia, hejmloko de multaj ĉinaj islamanoj kaj homoj de la huj-a minoritata etnogrupo.

Xi vizitis vilaĝojn, entreprenojn, moskeon kaj bazon de revolucia edukado, studante la efektivigon de ekonomia kaj socia disvolvado kaj malriĉec-reduktan laboron.

Lunde matene, Xi atingis Jiangtaipu en la gubernio Xiji de la urbo Guyuan por viziti memorigan ejon de la kuniĝo de trupoj de la Ruĝa Armeo en la Longa Marŝo. Li metis florkronon antaŭ la Monumento, kaj alvokis daŭrigon kaj disvolvadon de la spirito de revoluciaj pioniroj.

Poste Xi vizitis vilaĝojn en Guyuan. Li kontrolis malriĉec-reduktan laboron, interparolis kun vilaĝanoj pri iliaj vivrimedoj, kaj instigis partiajn membrojn gvidi mildigon de malriĉeco de vilaĝanoj.

Merkrede je la 21a horo la Nacia Komitato pri Katastrofo-Redukto kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio komencis ŝtatan urĝan respondon de la grado Ⅳ al katastrofo por trakti la severajn inundojn en Hebei-provinco. Ili sendis laborgrupon al la katastrofejo, esploris la ĉelokan situacion, helpis kaj gvidis suferintojn fari bazan savadon.

Laŭ konigo, ekde la 18a de julio, la plejparto de la provinco Hebei suferis pluvegon, kiu kaŭzis severajn inundojn kaj terglitiĝon. Ĝis la 20a horo de la 20a de julio, pli ol 1,99 milionoj da homoj el 91 gubernioj de 11 urboj suferis la katastrofon. 14 homoj mortis kaj 72 aliaj malaperis.

Merkrede la Monda Komerca Organizo komencis regulan revizion de la komerca politiko de Ĉinio, ebligante al membroj ekzameni la komercan politikon kaj praktikojn de Ĉinio dum la pasintaj du jaroj.

Wang Shouwen, estro de la ĉina delegacio kaj ĉina vicministro pri komerco, resumis al komercaj reprezentantoj la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio, progreson en la sektoroj de komerco kaj investado, gravajn reformajn rimedojn kaj malfermajn paŝojn, partoprenon en la multflanka komerca sistemo, kaj alprenon de la rolo kiel respondeca grava lando.

Wang klarigis, ke novaj rimedoj estis adoptitaj en makroekonomia reguligo. Novaj movfortoj por kresko estis kultivitaj kaj la tradiciaj estis renovigitaj. Paralele kun la racia ekspansiigo de totala postulado, la proviz-flanka struktura reformo estis intensigita.

Merkrede vespere turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan deklaris, ke turka registaro decidis praktiki tri-monatan staton de urĝeco.

Tiutage en gazetara konferenco Erdoğan diris, ke la kunveno de ŝtata sekureca komitato decidis proponi, ke la registaro deklaru laŭ kondiĉoj de konstitucio, ke Turkio eniru en la staton de urĝeco. Turka kabineto jam decidis praktiki tri-monatan staton de urĝeco.

Li deklaris, "Deklaro pri praktiko de stato de urĝeco celas uzi plej rapidan kaj efikan rimedon nuligi la faktorojn, kiuj minacas interesojn, liberecon kaj demokration de la popolo kaj leĝsistemon de la ŝtato."

Erdoğan alvokis al la turka popolo trankviliĝi, kaj diris, ke la registaro jam alprenis koncernajn kaj necesajn rimedojn por trakti eble okazontajn demandojn, inkluzive de demando pri ekonomio.

Usona sekretario pri defendo Ashton Carter diris merkrede, ke ministroj pri defendo de la internacia alianco por la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato venis en akordon, ke ili akcelos la batalon kontraŭ la Islama Ŝtato por ke ĝi fiasku por ĉiam.

Tiutage en la aerbazo Andrew en Marilando, Carter prezidis kunvenon de ministroj pri defendo de la internacia alianco por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, kiun ĉeestis ministroj pri defendo aŭ iliaj reprezentantoj el pli ol 30 membroŝtatoj de la alianco. Carter diris en la kunveno, ke ĉiuj membroŝtatoj devas plifortigi subtenon al la alianco por akceli la procezon venki la Islaman Ŝtaton.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede publikigis deklaron pere de sia proparolanto, alvokante, ke diversaj flankoj restu fidelaj al siaj promesoj kaj ĉiu-flanke efektivigu la ampleksan interkonsenton pri irana nuklea demando.

La deklaro diras, ke en la pasinta jaro la Sekureca Konsilio de UN adoptis la rezolucion 2231, aprobante la ampleksan interkonsenton subskribitan de Irano kaj la ses landoj pri irana nuklea demando (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio). Tio estis la sukcesa ekzemplo, kiu solvis la demandon per diplomatia rimedo, evitis konflikton, kaj firmigis tutmondan sistemon pri nuklea nedisvastigo.

Ban urĝis diversajn partiojn de la irana nuklea demando resti fidelaj al siaj promesoj kaj alvokis al ili liveri subtenon por ĉiu-flanke efektivigi la ampleksan interkonsenton kaj la rezolucion de la Sekureca Konsilio.

La brita ĉefministrejo merkrede anoncis, ke Britio rezignos la oficon de deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Unio en la dua duono de 2017, promesante prioritatigi la traktadon de la aferoj pri retiro el la unio.

Avizo publikigita de la ĉefministrejo en merkredo konfirmis, ke antaŭ nelonge brita ĉefministro Theresa May telefone konversaciis kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk. Ŝi diris, ke Britio rezignos la oficon de deĵoranta prezidanto-lando de EU en la dua duono de 2017. Ŝi emfazis, ke intertraktado pri la retiro el EU estas prioritatigita afero.

Sekciestro pri Usono en la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Josefina Vidal Ferreiro merkrede urĝis Usonon nuligi ekonomian blokadon kaj komercan embargon kontraŭ Kubo por atingi esencan rezulton de la normaligo de duflankaj rilatoj.

Vidal diris dum intervjuo kun la kuba ĵurnalo El Granma, ke por Kubo, la nuligo de embargo restas tre grava en la procezo de renormaligo de la duflankaj rilatoj. Vidal diris, ke en la pasinta jaro post la renormaligo de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono, la du flankoj faris dialogon kaj kunlaboron en multaj kampoj. Ŝi diris, ke la du landoj subskribis dek interkonsentojn kaj diskutas pri ebleco de kunlaboro en aliaj kampoj, ekzemple en batalo kontraŭ narkotaĵa komerco, leĝplenumo kaj mara serĉado.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin