Ret-furorulino "honore ekzekutita" de sia frato

(GMT+08:00) 2016-07-25 13:13:54     Redaktoro:Xiong Linping

La 18an de julio aperis la raporto de la franca novaĵagentejo, ke pakistana virino, Qandeel Baloch, estis murdita de sia samsanga frato. En gazetara konferenco de la 17a de julio tiu frato, jam kiel krimulo, diris, ke li havas neniun eĉ etan honton pri la atenco al sia fratino. Baloch ofte alŝutis al Interreto siajn fotojn, kiujn ŝi mem faris, kaj kiuj aŭdacis en stilo, kaj tial ŝi estis "honore ekzekutita" de la frato. Tiu ĉi evento kaŭzis, ke tia aĉa kutimo de Pakistano – "honora ekzekuto" – denove estas vaste atentata de eksterlandaj amaskomunikiloj.

Vespere de la 15a de julio Qandeel Baloch estis en la hejmo strangolita de sia frato, Muhammad Wasim. Poste, la patro de tiuj gefratoj denuncis la filon Wasim, kaj tiun arestis polico en la 16a de julio.

Sekvatage, la polico aranĝis gazetaran konferencon por tiu afero. Wasim konfesis, ke li sufokis la fratinon – tiam ŝi estis en la unua etaĝo, dum la gepatroj dormis en la tegmenta ĉambro. "Je ĉ. 10:45 vespere mi metis venenon por la fratino, kaj poste ŝin mortigis."

Wasim aldonis: "Pri la afero farita de mi mem, mi ne sentas eĉ ombron da honteto." "Malgraŭ ĉio, mi totale ne povas toleri tian aferon - la alŝuton de fotoj fare de la fratino."

En Pakistano ĉiujare kelkcent virinoj estas "honore ekzekutitaj". Sed rilata leĝo preskribas: se neniu el la familianoj de la viktimo faras akuzon, la murdinto do staras ekster puno. Tial, pli ol duono de la murdintoj finfine estas senpune liberigita. Same kiel en ĉi tiu kazo, mortiginto preskaŭ estas parenca al mortigito.

En Pakistano, ekstremege konservativa islamlando, fotojn alŝutitajn de Baloch multaj konsideras kontraŭaj al la decoj kaj moroj… Tamen la morto de Qandeel Baloch ankaŭ ŝokis multajn civitanojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin