Kio okazos lunde?

(GMT+08:00) 2016-07-25 17:31:19     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj amikoj. Dimanĉe la solena inaŭguro de la 101a Universala kongreso de Esperanto okazis en urba sporta halo iom malcentre, sed senprobleme la kongresanoj trovis la lokon ĉu per urba ĉu per kongresa aŭtobuso. Ĉeestis eble nekutime multaj honoraj gastoj en kongreso, kiu ne okazas en ĉefurbo, inter ili ambasadoroj de Japanio, Ukrainio kaj Kenjo, vicambasadoro de Korea respubliko kaj ataŝeo de Ruslanda ambasadrejo. Inter pluraj lokaj kaj naciaj gravuloj troviĝis ankaŭ la urbestro de Nitra sro Jozef Dvonč kaj Ján Figel', oficiala reprezentanto de la Eŭropa Unio pri religia libereco en la mondo (ekde majo 2016), kaj eksa membro de komisiono de la Eŭropa Unio pri edukado, kulturo, sporto, junularo kaj multlingveco. Du slovakaj reprezentantoj, Figel' kaj Štefan Rozkopál, la estro de la kanceliero de la Slovaka prezidento, faris siajn plenajn parolojn en flua Esperanto. Figel' deziris al Esperantomovado "perspektivajn evoluajn tendencojn" kaj esperis, ke en mondo estu pli da vera homeco kaj solidareco.

Ankaŭ la urbestro de Nitro, kiu partoprenis ankaŭ la fermon en Lillo pasintjare, bonvenigis la kongresanojn en Nitro. Dum la inaŭguro estis ankaŭ publikigitaj la nomojn de tri novaj honoraj membroj de UEA, nome Vilmos Benczik (Hungario), Petr Chrdle (Ĉeĥio) kaj So Gilsu (Korea resp.). La prezidanto de UEA Mark Fettes festparolis (vd. la sekvan paĝon). Post la muzika paŭzo, dum kiu eblis aŭskulti slovakajn naciajn muzikilojn kaj slovakajn kantojn, la reprezentanto de la slovaka poŝto informis, ke okaze de la kongreso aperis speciala Esperanta poŝtmarko de Slovakio, kiu aĉeteblas en speciala poŝtoficejo en la kongresejo. Fine salutis reprezentantoj de 49 landoj.

Lunde estas la 1a tago de ĉi-foja UK. Do kio okazos tiutage? Mi konigos al vi kelkajn interesajn aktivadojn.

Unue, estas invitilo al la Mezeŭropa Interreligia Forumo (CEIF). Slovakia Esperanta Federacio kaj Forumo de Mondaj Religioj Slovakio kune kun aliaj organizantoj invitas vin al la malferma aranĝo paralela de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, Mezeŭropa Interreligia Forumo (CEIF) 2016", kiu okazos lunde la 25an de julio 2016 ekde la 9a ĝis la 20a horo en la koncerta salono de „Župný dom", Župné námestie 3, Nitro.

La CEIF partoprenos esperantistoj, neesperantistoj, kredantoj kaj nekredantoj, kiuj kune diskutos en tri laborlingvoj (la slovaka, Esperanto kaj la angla) pri aktualaj temoj de la nuna mondo: paco – sekureco, migrado – integrado, malriĉeco kaj malegaleco de enspezoj, interreligia dialogo.

Due, estas invito partopreni Atelieron pri multlingvismo mardon matene 9h30, en Salono Lapenna. Kiel konate, ĉiuj Esperantoparolantoj estas almenaŭ dulingvaj, kaj ofte plurlingvaj. Kiel vi uzas la lingvojn, kiujn vi konas en via ĉiutaga vivo? Aparte interese, kiu(j)n lingvo(j)n vi uzas en via familio? En kiu(j) lingvo(j) vi sentas vin plej komforta? Partoprenu la enketon en la Ateliero por havi okazon pripensi vian propran sperton en nova maniero. La esploro estas farata kadre de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. La datumoj estos traktitaj anonime.

Fine, estas tri interesaj prelegoj de Federico Gobbo

Hodiaŭ ekde la 9a h. okazos en la salono Škarvan kadre de la Kleriga lundo tre interesa programo, kies celo estas alproksimigi al la aŭskultantaro la historion de la slovaka lingvo kaj same ĝian nunan staton. En la bloko Lingvohistoria prezento de Slovakio okazos tri prelegoj de gravaj fakuloj: Dino BarandovskáFrank, prof. dro Žigo, CSc. (Filozofia fakultato de Komenský Universitato Bratislava) kaj prof. dro Ondrejovič, DrSc., direktoro de la Lingvoscienca Instituto de la Slovakia Akademio de la Sciencoj Bratislava. Do, ne forgesu veni al la salono Škarvan por ekscii interesajn faktojn el la historio kaj nuntempo de la slovaka, lingvo de la gastiganta lando de UK.

Karaj amikoj, kio aktivado plaĉas al vi? Bonvolu aliĝi!

( el kuriero Pribina)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin