Novaĵoj (Julio 25)

(GMT+08:00) 2016-07-25 15:43:29     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de julio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun siaj kolegoj el kelkaj aziaj landoj; financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la Grupo 20 publikigis Komunan Komunikaĵon por kreskigi tutmondan ekonomion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Diamnĉe en Laoso ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis repsektive kun Prak Sokhon, Dr. Vivian Balakrishnan, Don Pramudwinai kaj Aung San Su Kyi, siaj praleluloj el Kamboĝo, Singapuro, Tajlando kaj Birmo.

Intervidiĝante kun kamboĝa ministro pri eksterlandaj aferoj Prak Sokhon, Wang diris, ke Ĉinio alte laŭdis Kamboĝon pro ĝia starpunkto pri la demando de la Suda Ĉina Maro. La historio pruvis, ke la starpunkto de Kamboĝo estas ĝusta kaj utilas ne nur al protekto de solidareco de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj la gvida pozicio de la Asocio en regiona kunlaboro, sed ankaŭ al protekto de kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj paco kaj stabileco de la regiono.

Prak Sokhon diris, ke la disputo pri la Suda Ĉina Maro ne estas problemo inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro jam damaĝis la regionan stabilecon, koncernaj flankoj devas trankviliĝi kaj denove dialogi kaj kunlabori.

Intervidiĝante kun singapura ministro pri eksterlandaj aferoj Dr. Vivian Balakrishnan, Wang diris, ke Singapuro estas kunordiganto-lando de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio volas forigi diversajn internajn kaj eksterajn ĝenojn kaj firme kapti ĝustan direkton de disvolvado de la rilatoj kun la Asocio.

Intervidiĝante kun birma ministro pri eksterlandaj aferoj Aung San Su Kyi, Wang transsendis saluton de ĉinaj gvidantoj al ŝi kaj diris, ke post establo de la nova registaro de Birmo, enorde efektiviĝis novaj politikoj. Ĉinio kredas, ke Birmo senĉese akiros novajn atingojn en disvolvado de la lando. Ĉinio volas ludi la rolon de plej ideala kaj fidela kunlabora partnero de Birmo, fortigi altnivelan kontakton kun Birmo, akceli praktikeman kunlaboron en diversaj kampoj, subteni Birmon plibonigi popolan vivon, fortigi interhoman interŝanĝon kaj doni novan movforton al la dulandaj rilatoj en nova epoko.

Dimanĉe en Chengdu, okcidenta urbo de Ĉinio, fermiĝis la du-taga 3a Kunveno de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de la Grupo 20. Estis publikigita la komunikaĵo pri naŭ temoj kaj diversaj flankoj konsentis preni pluajn agojn por fortigi fidon kaj akceli ekonomian kreskon.

La kunveno estis la lasta kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la Grupo 20 antaŭ la pintkunveno de la organizo. Ĉina ministro pri financo Lou Jiwei kaj estro de la Ĉina Popola Banko Zhou Xiaochuan kune prezidis la kunvenon.

En la kunveno, oni diskutis pri tutmonda ekonomia situacio, forta, daŭripova kaj ekvilibre kreska kadro, internacia financa strukturo, investo kaj infrastrukturo, reformado de financaj departementoj, internacia imposta kunlaboro, verda financo, klimata kapitalo kaj kontraŭterorisma monkolekto.

Zhou diris, ke la Grupo 20 devas sin dediĉi al konstruo de pli malferma, forta kaj fleksebla financa sistemo, inkluzive de akcelo de reformado de financaj departementoj, resumo de spertoj pri makroekonomia prudenta kadro kaj instrumentoj kaj fortigo de superrigardo de bazaj instalaĵoj de financa merkato.

Ĉinio dimanĉe kondamnis suicidan bombatakon kontraŭ paca manifestacio en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, kiu mortigis almenaŭ 80 homojn kaj vundis 230 aliajn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte kondamnas la atakon en Kabulo. Li aldonis, ke Ĉinio funebras pri la viktimoj kaj kondolencas iliajn familianojn kaj la vunditojn. Ĉinio firme subtenos plu la klopodojn de la registaro kaj popolo de Afganio en la batalo kontraŭ terorismo, protekto de nacia stabileco kaj sekurigo de la popolo.

La turka ĉefministrejo sabate publikigis komunikaĵon, anoncante formiĝon de kunordiga komitato pri stato de urĝeco sub la estrado de ĉefministro Binali Yildirim.

La membroj de la kunordiga komitato estas reprezentantoj de ĉefaj registaraj departementoj, inkluzive de ministerioj de internaj aferoj, justico, eksterlandaj aferoj, defendo, edukado, laboro kaj sociala sekureco.

Ia ajn decido de la komitato devas esti tuj efektivigata de ĉiuj koncernaj departementoj kaj organoj de la registaro. La ĉefa kunordigo koncerna al stato de urĝeco estos efektivigata de ĉiuj provincestroj.

Dimanĉe en Istanbulo la plej granda opozicio kaj la reganta partio de Turkio okazigis grandiozan kunvenon, oponante la sensukcesan puĉon, kiu okazis en la nokto de la 15a de julio.

Respublika Popola Partio, la plej granda opozicio en Turkio, lastatempe anoncis okazigon de kunveno kontraŭ puĉo en Istanbulo, kaj tio ricevis subtenon de la reganta Partio de Justo kaj Disvolvado, sindikatoj kaj maldekstraj grupoj. La kunveno fine altiris dekmilojn da homoj.

Super la placo Taksim en la centro de Istanbulo estis pendigita granda ruĝa-kaj-blanka flagrubando "ne aŭtokratio nek puĉo, demokratia Turkio". Kemal Kilicdaroglu, gvidanto de la Respublika Popola Partio, alvokis unuiĝon kaj solidarecon kontraŭ ĉia puĉo direktita al la nuna parlamenta sistemo.

La registaraj aŭtoritatoj sendis milojn da policanoj por sekurigo. La polico starigis sekureckontrolejojn kaj ekzamenis la placon per trejnitaj hundoj.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la registaro volas senkondiĉe rekomenci pacan intertraktadon por politike solvi la sirian krizon.

La deklaro diris, ke la registaro pretas rekomenci pacan intertraktadon por serĉi solvon, atingitan de la siria popolo mem kaj liberan de ekstera interveno, kiu povas kontentigi la deziron de la siria popolo kaj akiri subtenon de la internacia komunumo.

La deklaro rimarkigis, ke antaŭ nelonge usona ŝtatsekretario John Kerry vizitis Rusion kaj venis en akordon kun la rusa flanko pri solvado de la siria krizo, kaj tion bonvenigas la siria registaro.

La deklaro aldonis, ke la siria registaro kunlaboros plu kun Rusio kaj aliaj landoj en la batalo kontraŭ terorismo kaj volas kunordigi aeratakojn kontraŭ celoj de terorismaj grupoj en Sirio laŭ la usona-rusa konsento.

Laŭ la plej lasta statistiko de Hebei-provinco, ĝis la 18a horo de la 23a de julio, 9,04 milionoj da homoj estis trafitaj de inundo, 130 homoj mortis kaj 110 malaperis kaj la rekta ekonomia perdo estas 16,368 miliardoj da juanoj.

De la 18a ĝis la 20a de julio, tre malofta fortega pluvego trafis Hebei-provincon en norda Ĉinio.

Finiĝis la novaĵoj!

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin