Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20---tetablo de Germanio

(GMT+08:00) 2016-07-26 09:34:19     Redaktoro:Selena

Tetablo de Germanio estas inspirita de la Fabeloj de Grimm. Kun la melodio de Printempa Sonato de Beethoven, teoartisto verŝas germanan bieron en la ĉinan teon kaj akiras tetrinkaĵon kun la karakteroj de la du landoj. Biero estas ĉiutaga bezonaĵo por germanoj, kaj teo estas la nacia trinkaĵo por ĉinoj. Drinkaĵo distingiĝas per libereco kaj vigleco, kaj teo posedas la karakteron de senĝeneco kaj eleganteco. Kunfandiĝo de teo kaj drinkaĵo estas identa kun la renkontiĝo de akvo kaj fajro. Same kiel klarigaj vortoj pri la tetablo: kastelo, ĝardeno, poemo kaj fabelo; se la fabeloj efektive ekzistus, ili certe realiĝus en tiu ĉi loko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin