Novaĵoj (Julio 27)

(GMT+08:00) 2016-07-27 17:44:24     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 27a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉinaj gvidantoj kondolencas Afganion pro la letala terorista atako; Hillary Clinton fariĝis la unua virina kandidato al usona prezidento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝojn respektive al afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani kaj ĉefadministranto Abdullah Abdullah, esprimante kondolencojn pro la grava terorisma atako en Kabulo.

Prezidanto Xi diris en la mesaĝo al sia afgana paralelulo Ghani, ke en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li profunde funebras pri viktimoj de la grava terorisma atako en Kabulo kaj esprimas sinceran kondolencon al la vunditoj kaj familianoj de la viktimoj. Li aldonis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas la gravan terorisman atakon. Ĉinio firme subtenas la klopodojn de la registaro kaj popolo de Afganio por batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de nacia sekureco kaj stabileco.

Ĉefministro Li diris en la mesaĝo al sia afgana kolego Abdullah, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj firme subtenas la senlacajn klopodojn de la registaro kaj popolo de Afganio por konservado de nacia stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Marde en la laosa ĉefurbo Vjentjano ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la kunvenon de eksterlandaferaj ministroj de la 6a Orient-Azia Pintkunveno.

Wang diris, ke la kuranta jaro estas la komenco de la dua jardeko de la Orient-Azia Pintkunveno. Ĉinio opinias, ke ĉiuj koncernaj landoj devas kapti kelkajn principojn por stabila kaj longedaŭra disvolvado de la pintkunveno.

Wang diris: "Unue, ĉiuj landoj devas sekvi la difinitan direkton de disvolvado de la forumo kaj persisti en la difino de la pintkunveno kiel strategia forumo sub la kondukado de gvidantoj kaj kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kiel la centra pozicio. Due, la pintkunveno devas fokusiĝi pri disvolvado kaj kunlaboro. Ĉiuj landoj devas preni disvolvadon kiel la ĉefan temon, efektivigi la tagordon de UN pri daŭripova disvolvado por 2030, rapidigi la konstruadon de liberkomerca regiono, malgrandigi diferencon de regiona disvolvado kaj akceli komunan disvolvadon. Trie, ĉiuj landoj devas kunlabori por trakti netradician sekurecan defion kaj komune bati kaj reteni ekstreman terorismon. Kvare, ĉiuj landoj devas klopodi plu por plibonigi regionan sekurecan arkitekturon. Kiel strategia forumo, la Orient-Azia Pintkunveno devas profunde diskuti kiel novigi sekurecan koncepton, plibonigi sekurecan arkitekturon, integri ekzistajn sekurecajn konceptojn kaj establi novan regionan sekurecan arkitekturon konforman al bezonoj de ĉiuj flankoj."

Marde en Filadelfio Hillary Clinton estis formale proponita kiel demokrata kandidato por prezidenteco. Ŝi fariĝis la unua virino por konkuri pri prezidenteco en la nomo de la Demokrata Partio de Usono.

Tiutage ĉiuj delegacioj de la partio el 50 usonaj ŝtatoj, la Distrikto de Kolumbio kaj transmara teritorio sinsekve publikigis la rezultojn de la balotado. Post kiam la ŝtato Sud-Dakoto publikigis sian rezulton, la nombro de voĉoj gajnitaj de Hillary superis la bezonatan minimumon de 2 383 voĉoj, kaj tiel ŝi fariĝis oficiala kandidato de la Demokrata Partio por la prezidenteco.

Merkrede matene en Ŝanhajo inaŭguriĝis la 20a Junulara Konferenco de la Grupo 20. Vicprezidanto de Tutlanda Junulara Federacio Zhou Changkui, vicprezidanto de la Municipa Komitato de la Ŝanhaja Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Xu Yibo kaj aliaj ĉeestis la inaŭguron.

La konferenco havas la temon "antaŭenpuŝi junularan novigon kaj realigi komunan deziron". Pli ol 100 reprezentantoj el membroj de la Grupo 20, invititaj landoj kaj internaciaj organizoj ĉeestas la konferencon. Ili estas junuloj kun averaĝa aĝo inter 18 kaj 30 jaroj.

Speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Sirio Staffan De Mistura diris marde, ke li planas rekomenci pacan intertraktadon de Sirio por politika solvado de la kvinjara konflikto en la fino de la venonta monato.

"Nia celo estas daŭrigi la trian sesion de la siria interna intertraktado en la fino de aŭgusto," li diris post triflanka kunveno kun usona kaj rusa reprezentantoj. Li aldonis, ke ili ankaŭ esperas, ke estos konkreta progreso en la kompreno inter Kerry kaj Lavrov.

Japana ambasadoro Koro Bessho diris al raportistoj marde, ke la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj okazigos la duan neoficialan balotadon pri kandidatoj konkurantaj pri la ofico de la venonta ĝenerala sekretario de UN en la 5a de aŭgusto.

Ĝis nun estas 12 kandidatoj konkurantaj pri la posteno de la venonta ĉefo de UN. Duono de ili estas virinoj, kaj ok venas el orient-eŭropaj landoj. Fortaj konkurantoj inter ili estas eksa alta komisaro de UN pri rifuĝintoj Antonio Guterres, iama slovena prezidento Danilo Turk, kaj ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde kondamnis la teroristajn atakojn, kiuj okazis proksime al la Mogadiŝa Internacia Flughaveno de Somalio.

Marde frumatene, la du suicidaj bombatakoj okazis proksime al la flughaveno, mortigante almenaŭ 13 homojn kaj vundante kvin aliajn. La terorisma grupo Al-Shabbab, rilata kun Al-Qaeda, deklaris respondecon por la atakoj.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban reasertas, ke tiaj krimaj agoj ne povas malpliigi la fortan decidon de UN pri daŭra subteno al la popolo kaj registaro de Somalio en ilia laboro por starigo de paco kaj stabileco en la lando.

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, marde diris, ke UN urĝas ĉiujn partiojn de Sud-Sudano subteni batalhalton kaj pace solvi ĉiujn diferencojn per dialogo. La rimarkoj estis faritaj por respondi al eksigo de sud-sudana unua vicprezidento Riek Machar.

Lunde sud-sudana prezidento Salva Kiir publikigis ordonon, anoncante eksigi la unuan vicprezidenton Machar.

Haq diris en gazetara konferenco, ke UN alvokas, ke la interno de la opozicio kaj ĉiuj politikaj partioj de la lando pace solvu diferencojn per dialogo. La Misio de UN en Sud-Sudano subtenos plu, ke la transira registaro de nacia unuiĝo kaj ĉiuj partioj de la lando efektivigu la pacan interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin