La Komitato de UEA elektis en granda unuanimeco

(GMT+08:00) 2016-07-27 15:45:15     Redaktoro:Pluveta

La 42 komitatanoj kiuj voĉdonis hodiaŭ faris la elektojn en granda unuanimeco.

Aldone al la komitataj reviziantoj (Ans Bakker-ten Hagen kun 39 voĉoj kaj Flory Witdoeckt kun 40 voĉoj) kaj la membroj de la Komisiono pri Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Mireille Grosjean kun 38 voĉoj, Ulrich Lins kun 38 voĉoj kaj Brian Moon kun 41 voĉoj) okazis ankaŭ balotoj por la estraraj oficoj.

Mark Fettes estis reelektita kiel Prezidanto (36 voĉoj por), Stefan MacGill kiel Vicprezidanto (39 voĉoj por) kaj Martin Schäffer kiel Ĝenerala Sekretario de UEA (35 voĉoj por).

( Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 628)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin