Novaĵoj (Julio 28)

(GMT+08:00) 2016-07-28 15:45:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 28a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al la Azi-Afrika Junulara Festivalo en Pekino; Ĉinio urĝas Japanion, Usonan kaj Aŭstralion fari ĝustaĵojn por paco en Azi-Pacifiko. Sekve estos la speciala programero pri la 72a Internacia Junulara Kongreso, en kiu vi aŭdos intervjuon kun Mario, unu el la organizantoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al la unua Azi-Afrika Junulara Festivalo, kiu malfermiĝis tiutage en Pekino.

Xi diris en sia letero, "La azia kaj afrika kontinentoj estas geografie ligitaj, kaj la du popoloj havas reciprokan simpation. Ambaŭ kontinentoj estas gravaj fontoj de la homara civilizacio kaj la komunaj hejmlokoj de tri kvaronoj de la homaro. La bandunga spirito de unuiĝo, amikeco kaj kunlaboro, starigita de la pliaĝa generacio de gvidantoj de la aziaj kaj afrikaj landoj, ludis gravan rolon por antaŭenigi azi-afrikan kunlaboron kaj disvolvadon de internaciaj rilatoj en ĝusta diekto."

Xi diris ankaŭ, "La afrikaj landoj havas plej grandan nombron da junuloj. Sur la junuloj estas metita la espero de la azi-afrika kunlaboro. La aziaj kaj afrikaj junuloj estas gravaj fortoj por protekto de monda paco kaj akcelado de komuna disvolvado. Mi esperas, ke vi disvolvos kaj daŭrigos la bandungan spiriton, fortigos interŝanĝojn, akcelos reciprokan komprenon, antaŭenigos reciprokprofitan kunlaboron kaj dediĉos sian junecon al prospero de Azio kaj Afriko, feliĉo de la azia kaj afrika popoloj kaj la paco kaj disvolvado de la homaro."

Ĉinio merkrede urĝis Japanion, Usonon kaj Aŭstralion rigardi kaj trakti la demandon pri la Suda Ĉina Maro en ĝusta sinteno.

"Neniu el la tri landoj estas rekte koncernataj partioj de la demando," diris proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang en respondo al demando pri triflanka komunikaĵo publikigita de la tri landoj lunde vespere, kiu koncernas la situacion de la Suda Ĉina Maro.

Lu diris, ke Ĉinio urĝas koncernajn landojn respekti la klopodojn de la rekte koncernataj partioj por protekto de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro, kaj fari ĝustaĵojn por paco, stabileco kaj prospero en la azi-pacifika regiono.

Lu diris, ke Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj jam starigis regulojn en la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke dum la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio kaj la dek membroj de la asocio, Ĉinio kaj tiuj landoj publikigis komunan deklaron pri kompleta kaj efika efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kiu ripetas, ke disputoj devas esti solvitaj pace per intertraktado inter la partioj rekte koncernataj.

Lu aldonis, ke Japanio, Usono kaj Aŭstralio iam citis internaciajn leĝojn, sed fakte ili adoptis duoblan normon al internaciaj leĝoj, kiujn ili aplikas nur kiam la internaciaj leĝoj konformas al iliaj bezonoj.

Ĉina sendito al UN diris merkrede, ke la interregistara intertraktado pri la reformo de la Sekureca Konsilio de UN devas esti plu sub la gvidado de la membroŝtatoj de UN.

Tiutage en sia plena kunveno la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis koncizan kaj teknikan decidon por transdoni procezon de la interregistara intertraktado al la venonta sesio.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, diris poste en la kunveno, ke la interregistara intertraktado devas persisti en la gvidado de la membroŝtatoj kaj baziĝi sur la pozicioj, proponoj, sugestoj kaj ideoj de la tuta membraro. Li diris, ke ekde 2009, la interregistara intertraktado ĝenerale sekvis la principon de la gvidado de la membroŝtatoj, tamen ankaŭ estis iuj eraroj. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la intertraktado dum la venonta sesio de la Ĝenerala Asembleo estos plu sub la gvidado de la membroŝtatoj, kaj ke ĉiuj flankoj daŭrigos ampleksajn kaj demokratiajn diskutojn pri kvin kategorioj de demandoj, kaj laŭgrade nutros kondiĉojn por serĉi ĝeneralan solvon kaj trovi vastan konsenton.

Marde usona ŝtatsekretario John Kerry komencis du-tagan viziton al Filipinoj. Merkrede filipina prezidento Rodrigo Duterte intervidiĝis kun Kerry.

Kerry diris en la gazetara konferenco post la intervidiĝo, ke estas malfacile fari efikan dialogon, se oni obstine atentas detalojn de la juĝo.

Proparolanto de filipina prezidento diris, ke la prezidento ne oponas Usonon, sed li iam diris, ke li ne estas subtenanto de Usono. Li ne forgesis la suferon alportitan de okcidentaj koloniistoj sub la gvidado de Usono al Filipinoj. Tamen daŭras kunlaboro inter la du landoj sur la bazo de justeco. La proparolanto akcentis, ke Duterte kaj Kerry parolis pri la arbitracio, tamen ili atingis neniun interkonsenton pri tio.

Merkrede interparolante kun itala ĉefministro Matteo Renzi, nova brita ĉefminsitro Theresa May refoje akcentis, ke Britio ankoraŭ estas parto de Eŭropo.

Ŝi diris en gazetara konferenco, ke Britio sin retiros el la Eŭropa Unio, tamen ĝi ankoraŭ estas parto de Eŭropo. Se Britio deziras sukcese sin retiri el EU, estas ŝlosile kunlabori kun membroŝtatoj de EU, kiel ekzemple Italio. Ŝi promesis plu subteni kaj pliigi ekonomian ligon inter Britio kaj Italio.

Renzi diris, ke la retiro el EU estas decido de la brita popolo, Italio respektas tiun decidon malgraŭ kiom ajn granda doloro. Italio liveros ĉiuflankan kunlaboron kaj subtenon por ke la intertraktado inter Britio kaj EU estos kiel eble pli efika.

La du ĉefministroj publikigis deklaron, ke la du landoj plu kunlaboros pri la demando de rifuĝintoj kaj la batalo kontraŭ terorismo.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede sendis leteron al la Unuiĝintaj Nacioj, vokante al la internacia komunumo kondamni la lastatempajn teroristajn atakojn en kelkaj regionoj de la lando. Tiutage la registara armeo de Sirio refoje urĝis radikalulojn en la norda urbo Aleppo demeti armilojn.

Merkrede en la norda urbo Kameshli okazis bombatako, mortigante 48 homojn kaj vundante 140 aliajn, kiuj plejparte estis virinoj kaj infanoj. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako. Ankaŭ la ĉefurbo Damasko estis atakita per kanonado dimanĉe kaj lunde, dek homoj estis mortigitaj kaj pli ol 30 aliaj vunditaj.

La letero sendita al ĝenerala sekretario de UN kaj prezidanto de la Sekureca Konsilio diris, ke la lastatempaj atakoj detruis la klopodojn de diversaj flankoj por realigo de batalhalto kaj rekomenco de la ĝeneva intertraktado pri la siria krizo. Ĝi aldonis, ke Sirio petas la Sekurecan Konsilion alpreni rimedojn por tranĉi financajn kaj aliajn subtenojn al terorismaj grupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin