Fokusoj de la Semajno (Jul. 29)

(GMT+08:00) 2016-07-29 10:38:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj lunde reasertis siajn klopodojn por akceli pacon, stabilecon kaj reciprokan konfidon en la Suda Ĉina Maro. Komuna deklaro estis publikigita post la kunveno inter ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj liaj kolegoj el la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la laosa ĉefurbo dum la 49a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio.

La landoj agnoskis, ke konservi la pacon kaj stabilecon en la regiono de la Suda Ĉina Maro konformas al la fundamentaj interesoj de la membroj de la asocio, Ĉinio kaj la internacia komunumo. Ili ankaŭ sin devontigis al kompleta kaj efika efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj ankaŭ al frua adopto de la Kodo de Konduto bazita sur konsento.

La deklaro diris, ke Ĉinio kaj la dek membroj de la asoicio "reasertis sian respekton al kaj promeson pri libereco de navigacio en kaj traflugo super la Suda Ĉina Maro laŭ la universale rekonataj principoj de internacia juro, inkluzive de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris merkrede, ke devas esti pli granda humanitara aliro al la basena regiono de Ĉado por mildigi la humanitaran krizon alfrontatan de la lokanoj.

Wu diris al la Sekureca Konsilio, ke la internacia komunumo devas helpi landojn en la regiono por elradikigi fundamentajn kaŭzojn de la konflikto kaj pliigi financan helpon al ili por ke ili havu kapablojn akceli ekonomian kaj socian disvolvadon.

Antaŭ tio, estro de UN pri humanitaraj aferoj Stephen O'Brien diris al la 15-nacia konsilio, ke perforto kaj brutalaĵo faritaj de Boko Haram rezultigis senhejmiĝon de granda nombro da homoj, atencon al homaj rajtoj, kaj severan disrompiĝon de vivrimedoj en la basena regiono de Ĉado. Li diris, ke infanoj estas aparte vundeblaj. 1,7 milionoj da infanoj fariĝis senhejmaj en la regiono kaj ili riskas esti perforte varbitaj de Boko Haram al partopreno en perforto.

Turka ĉefministro Binali Yildirim diris lunde, ke komenciĝis la procezo de ellaboro de la nova konstitucio. Li diris en gazetara konferenco, ke la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado, la opozicio Respublika Popola Partio kaj la Partio de Naciisma Movado atingis interkonsenton pri ellaboro de la nova konstitucio.

La ĉefministro diris, ke ili interkonsentis fari malgrandajn ŝanĝojn en la nuna konstitucio, kaj la ellaboro de tute nova konstitucio jam komenciĝis. Ili kune preparos la infrastrukturon por tiu sistemo.

Yildirim rimarkigis, ke la ĝendarmaro kaj marborda gardistaro, kiuj antaŭe estis sub la komando de la turka armeo, estos komplete ligita kun la ministerio de internaj aferoj.

Li ankaŭ anoncis, ke la ponto Bosphorus, liganta la eŭropan kaj azian flankojn de Istanbulo, estos renomata kiel "la Ponto de Martiroj de la 15a de Julio" pro la honoro de civiluloj, kiuj mortis rezistante al puĉo de la 15a de julio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin