Novaĵoj (Julio 29)

(GMT+08:00) 2016-07-29 17:35:06     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke La ĉina armeo promesas firme defendi suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio; Ĉinio kaj Rusio esprimas seriozan zorgon pri THAAD en Sud-Koreio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo ĵaŭde diris, ke la ĉina armeo firme defendos suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio, protektos pacon kaj stabilecon de la regiono kaj traktos diversajn minacojn kaj defiojn.

Proparolanto Yang Yujun faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, responde al demando pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro, unuflanke iniciatita de Filipinoj. Li diris, ke Ĉinio havas suverenecon super insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj la apudaj akvoj. Li akcentis, ke estas neevitebla devo de la ĉina armeo por konservi suverenecon kaj teritorian integrecon kaj protekti marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

Ĵaŭde proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke en la demando de la Suda Ĉina Maro, Ĉinio esperas, ke Japanio faros memekzamenon. Se Japanio daŭre iros sur erara vojo, ĝi estos plie izolita.

Lu diris, ke Ĉinio jam rimarkis iujn raportojn de japanaj mediatoj, kiuj postulas, ke Ĉinio akceptu la tiel nomatan juĝon de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, kaj rimarkis ankaŭ asertojn de la japana registaro post kunvenoj de eksterlandaferaj ministroj pri orient-azia kunlaboro.

Lu diris, ke vizaĝe al la juĝo de la tiel nomata arbitracio, Japanio estas pli ekscitita ol ĉiuj aliaj landoj. Iuj japanoj ne volis forgesi sian imagon, kiam la plejparto de membroj de la internacia komunumo esprimis sian klaran sintenon, kaj ĉemaraj landoj de la Suda Ĉina Maro, inkluzive de koncernataj landoj montris spiriton de kunlaboro. Ĉinio sincere esperas, ke Japanio serioze vizaĝos la realon kaj la ĝeneralan tendencon de la historio, observos inernaciajn leĝojn, regulojn kaj ordon, kaj faros aferojn utilajn al paco, stabileco, harmonio kaj prospero de la regiono, sed ne kontraŭstaros.

Ĉinio kaj Rusio ĵaŭde esprimis seriozan zorgon pri la lokado de la usona antimisila sistemo THAAD (la Terminala Alt-Altituda Regiona Defendo) en Sud-Koreio.

En la kvara kunveno pri nordorient-azia sekureco okazigita en Moskvo, adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor Morgulov rimarkigis, ke tia unuflanka kaj nekonstruema ago prenita de Usono alportas negativajn influojn al la strategia ekvilibro, sekureco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

La du oficialuloj diris, ke la lokado de la progresinta usona antimisila sistemo en Sud-Koreio estas nur parto de la tutmonda antimisila plano de Vaŝingtono, kiu klare kontraŭdiras kun la celoj deklaritaj de la usona kaj sud-korea registaroj. Ili esprimis firman oponon kontraŭ demandoj rilataj al la antimisila sistemo, kaj konsentis plifortigi kunordigon por pli bone trakti la negativan disvolviĝon, kaj ankaŭ protekti la strategian sekurecon de Ĉinio, Rusio kaj aliaj regionaj landoj.

Sub la ampleksa strategia partnereco, Ĉinio kaj Rusio plifortigos komunikadon kaj kunordigon bazitajn sur la komuna deklaro pri fortigo de tutmonda strategia stabileco, subskribita de gvidantoj de la du landoj en junio, por protekti siajn interesojn, precipe tiujn en strategia stabileco, en la plej fidindaj kaj efikaj manieroj.

Ĉina delegito al UN diris ĵaŭde, ke forte helpi Afrikon en reago al terorisma defio kaj realigo de daŭra paco estas devo de la internacia komunumo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, faris la alvokon en debato de la Sekureca Konsilio pri packonstruo.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas sekvi unuecan normon en la batalo kontraŭ terorismo, subteni la kontraŭterorisman penadon en Afriko kaj rezolute bati teroristajn aktivecojn, ne konsiderante iliajn celojn kaj rimedojn.

Li aldonis, ke Unuiĝintaj Nacioj devas helpi afrikajn landojn plifortigi kontraŭterorisman kapablokonstruon kaj prioritatigi ĉi-rilatajn klopodojn.

En la debato, la Sekureca Konsilio de UN adoptis deklaron de prezidanto pri packonstruo en Afriko, en kiu ĝi agnoskas la gravan rolon de la Afrika Unio en konservado de paco en Afriko.

Dum la periodo de la 12a Kvin-jara Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, la ĉina registaro asignis 1 600 milionojn da juanoj por subteni protekton de kulturaj heredaĵoj kaj konstruadon de muzeoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, pli multe ol dum la periodo de la 11a Kvin-jara Plano. Estis entute 130 projektoj pri protekto kaj riparo de kulturaj heredaĵoj en Tibeto. Tio estas rekorda nombro en la historio. La financa subteno metis firman bazon por esploro pri la historio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj protekto de tibeta kulturo.

Estro de la Ŝtata Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj Liu Yuzhu diris, ke en la pasintaj preskaŭ 20 jaroj, la centra registaro jam investis preskaŭ tri miliardojn da juanoj por protekto de kulturaj heredaĵoj en Tibeto, kaj danke al la subteno Tibeto plenumis 300 projektojn de riparado de kulturaj heredaĵo .

La siria ekstremisma grupo Nusra-Fronto ligita kun al-Qaida ĵaŭde anoncis rompi siajn rilatojn kun la pli granda terorisma grupo al-Qaida.

En videa mesaĝo, la grupestro, konata kiel Abu Muhammad al-Jolani, anoncis, ke lia grupo ne plu estos parto de al-Qaida, ŝanĝante la nomon en Jabhat Fateh al-Sham, la Fronto por Konkero de Levantenio.

La decido estis farita preskaŭ semajnon post kiam Usono kaj Rusio anoncis, ke al-Nusra ĉiam estos konsiderata kiel terorisma grupo, kaj la du landoj konsentis kune efektivigi batadon kontraŭ tiu grupo.

En sia televida mesaĝo, Al-Jolani diris, ke la decido celas senigi la Okcidenton je ajna preteksto por batalo kontraŭ sirianoj.

Sed la usona Ŝtata Departemento diris, ke al-Nusra faris la anoncon eble por sin disfamigi.

En novembro 2012, okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke Al-Nusra estas la plej sukcesa ribela forto. Dek tagojn poste, Usono difinis al-Nusra kiel terorisman organizon.

La sudafrika ĵurnalo "Business Day" raportis, ke lastatempe sudafrika financa ministro Pravin Gordhan anoncis, ke la afrika centro de la Nova Disvolva Banko de BRICS-Landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko), la unika regiona centro en Afriko, fondiĝos en Johanesburgo de Sud-Afriko antaŭ la fino de 2016.

Gordhan diris, ke la centro celas solvi demandojn pri investado en Afriko. Li bonvenigas proponojn al la Nova Disvolva Banko de BRICS.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin