Malfermiĝis la Kunveno de Akordigantoj por plenumi la fruktojn de la Johannesburga Pintkonferenco

(GMT+08:00) 2016-07-29 18:54:58     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de julio malfermiĝis en Pekino la Kunveno de Akordigantoj por plenumi la fruktojn de la Johannesburga Pintkonferenco kadre de la Ĉina-Afrika Forumo pri Kunlaboro. La ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la kunveno.

En la mesaĝo Xi Jinping esprimas varman gratulon al la malfermiĝo de la kunveno, dirante, ke la Johannesburga Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Forumo pioniris novan epokon de la ĉina-afrikaj kunlaboro, kungajno kaj kunevoluo, kaj tio havas mejloŝtonan signifon en la evoluo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko; Ĉinio alte atentas disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko kaj senĉese riĉigos kaj evoluigos la ĉina-afrikan plenampleksan strategian partnerecon.

Al la kunveno ĉeestis pli ol 300 personoj el la membroj de la Ĉina-Afrika Forumo pri Kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin