Wang Yi parolas pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2016-07-29 20:44:32     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de julio, interpaŭze de la Kunveno de Akordigantoj por plenumi la fruktojn de la Johannesburga Pintkonferenco kadre de la Ĉina-Afrika Forumo pri Kunlaboro la ĉina eksterafera ministro, Wang Yi, diris al amaskomunikiloj, ke la skalo, mezuro kaj fruktoj de tiu ĉi kunveno multe superis la antaŭkalkulon – pli ol 100 ministronivelaj burokratoj el diversaj landoj en Afriko ĉeestas la kunvenon – kaj pro tio la kunveno fariĝis solenaĵo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko; tiu fakto plene pruvas, ke la nova ideo de ĉina-afrika kunlaboro, elmetita de prezidanto Xi Jinping en la pasintjara Johannesburga Pintkonferenco kadre de la Ĉina-Afrika Forumo pri Kunlaboro, precipe la "dek kunlaboraj projektoj" por Afriko, komplete konformas al estonta evolua bezono de afrikaj landoj, kaj ankaŭ entute montras, ke la ĉina-afrika amikeco nun pli funde penetras internen de homoj, kaj la kunlaboro kun Ĉinio jam iĝis la plej vaste konata kiel komuna interkonsento en Afriko - la kunlaboro jam supervivas partiojn kaj eĉ ideologiojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin