Ministerio de Defendo: ĉina armeo firme defendos suverenecon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-07-29 14:45:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo ĵaŭde diris, ke la ĉina armeo firme defendos suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio, protektos pacon kaj stabilecon de la regiono kaj traktos diversajn minacojn kaj defiojn.

Proparolanto Yang Yujun faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, responde al demando pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro, unuflanke iniciatita de Filipinoj. Li diris, ke Ĉinio havas suverenecon super insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj la apudaj akvoj. Li akcentis, ke konservi suverenecon kaj teritorian integrecon kaj protekti marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio estas neevitebla devo de la ĉina armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin