Novaĵoj (Aŭgusto 01)

(GMT+08:00) 2016-08-01 15:36:32     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio festis 89an datrevenon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo; la turka registaro dekretis reorganizadon de armeo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en la Granda Popola Halo en Pekino la Nacidefenda Ministerio okazigis akcepton por festi la 89an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉina ministro pri nacia defendo Chang Wanquan diris en sia parolo, ke konstrui solidan nacidefendon kaj fortan armeon konforman al la internacia pozicio de Ĉinio kaj ŝtata sekureco kaj disvolvaj interesoj estas strategia tasko de la socialisma modernigo de Ĉinio.

Chang diris, ke Ĉinio firme iras sur la vojo de paca disvolvado kaj ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al la tutmonda disvolvado kaj protektanto de la internacia ordo. Ĉinio volas vastigi komunajn interesojn kun ĉiuj landoj, akceli konstruadon de novaj internaciaj rilatoj kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno kaj formi la homaran komunumon de sorto kaj interesoj.

Parolante pri la demando de Tajvano, Chang diris, ke ambaŭ la ĉeftero kaj Tajvano estas partoj de Ĉinio. Persisto en la "konsento de 1992 " kaj opono kontraŭ sendependeco de Tajvano estas politika bazo de paca disvolvado de la dubordaj rilatoj de la Tajvana Markolo.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong diris dimanĉe dum renkontiĝo kun kamboĝa vicĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj Sar Kheng, ke Ĉinio alte taksas firman subtenon de Kamboĝo pri la demandoj de la Suda Ĉina Maro kaj Tajvano.

Liu diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo havas bonajn rilatojn, kaj la du flankoj devas plifortigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj profundigi kulturajn interŝanĝojn.

Liu faris la rimarkojn en la intertempo de la 9a Semajno de Edukaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la sudokcidenta urbo Guiyang.

Liu renkontiĝis ankaŭ kun tajlanda vicĉefministro Prajin Juntong. Ŝi aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron de fervojaj projektoj kun Tajlando kaj antaŭenpuŝi kompletan kunlaboron en la kampoj, inkluzive de komerco, edukado, kulturo kaj turismo.

Ŝi diris, ke tiu ĉi jaro signas la 25an datrevenon de dialogo inter Ĉinio kaj la asocio, kaj Ĉinio esperas profundigi kunlaboron kun ĉiuj membroŝtatoj de la asocio.

Dimanĉe la turka kabineto publikigis dekreton, anoncante serion da rimedoj por reorganizado de la armeo.

Laŭ la dekreto, la tera, mara kaj aera armeoj de Turkio estos gvidataj rekte de la Nacidefenda Ministerio. Krome, vicĉefministro, ministro pri eksterlandaj aferoj, ministro pri justico kaj ministro pri internaj aferoj partoprenos en la kunveno de la Plej Supera Milita Komitato ĉiujare.

La dekreto postulas fermi ĉiujn militajn lernejojn kaj establi novan universitaton de nacidefendo, gvidatan de la Nacidefenda Ministerio.

Laŭ la dekreto, 1 389 armeanoj estis eksigitaj pro partopreno en la sensukcesa puĉo.

La Komuna Monitorada kaj Pritaksa Komisiono kaj internaciaj senditoj dimanĉe urĝis sud-sudanan prezidenton ĉesigi persekuton de opoziciaj gvidantoj kaj renormaligi la pacan interkonsenton.

Ĉe la fino de la 3a kunveno en Kartumo dimanĉe, la Komuna Monitorada kaj Pritaksa Komisiono, taskita al kontrolo de efektivigo de la sud-sudana pacinterkonsento, kaj senditoj de Ĉinio, Norvegio, Usono kaj la Eŭropa Unio urĝis la militantajn partiojn en Sud-Sudano komenci ampleksan enketon pri la lastatempa perforto por fiksi respondecon pri la malobservo de la interkonsento pri batalhalto.

La kunveno publikigis deklaron, emfazante la gravecon preni necesajn rimedojn por pritrakti la malboniĝantan humanitaran situacion en Sud-Sudano kaj malebligi kolapson de la ekonomio de tiu nove naskita ŝtato.

La kunvenoj estis okazigitaj post eksplodo de la batalo inter la sud-sudana armeo kaj trupoj de la opozicia gvidanto, unua vicprezidento Riek Machar en la 8a de julio.

Sud-sudana prezidento Salva Kiir Mayardit nomumis eksan opozician ĉefintertraktanton Taban Deng Gai por anstataŭi Machar, kiu malaperis post la sangaj okazaĵoj en la ĉefurbo Ĵubo.

La jemena registaro dimanĉe anoncis, ke ĝi intencas subskribi interkonsenton proponitan de UN, esperante alporti pacon kaj stabilecon al la lando, kiu multe suferis de milito.

La jemena novaĵ-agentejo raportis, ke tiutage prezidento Abdu-Rabbu Mansour Hadi prezidis altnivelan kunvenon kaj anoncis komplete akcepti la vojmapon proponitan de UN. La interkonsento postulas, ke la grupo Houthi sin retiru el okupataj provincoj ene de 45 tagoj, liberigu enprizonigitajn politikajn personojn kaj forigu la blokadon de ĉiuj urboj.

Jemena ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulmalek al-Mikhlafi, delegaciestro por intertraktado en Kuvajto, diris, ke la jemena registaro akceptas la interkonsenton, kondiĉe, ke la grupo Houthi akceptu tiun proponon antaŭ la 7a de aŭgusto. Anonima persono el Houthi diris, ke restas granda diverĝo pri skizo de la interkonsento inter la jemena registaro kaj la grupo Houthi. La lasta rifuzis subskribi la interkonsenton je la preteksto, ke la duflanka intertraktado kondiĉas la fondon de nacia registaro.

Laŭ raporto de japana brodkasta asocio (NHK), dimanĉe en la elektado de estro de Tokio, eksa ministro pri nacia defendo Koike Yuriko estis elektita kiel la unua virina reganto de Tokio.

Koike aĝas 64 jarojn kaj estis ministro pri mediprotekto dum la servoperiodo de Junichiro Koizumi. Ŝi estis ankaŭ la unua virina ministro pri nacia defendo de Japanio.

Junie tiama estro de Tokio Masuzoe Yoichi rezignis sian oficon pro la skandalo de politika fonduso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin