Pliaĝa frato de Obama donas apogon al Trump

(GMT+08:00) 2016-08-01 08:58:59     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de julio en la brita ĵurnalo Daily Mail estis la raporto, ke Malik Obama, la duonfrato de la usona prezidento Barack Obama, proklamis, ke li donos voĉon al Donald Trump, la kandidato de la Respublikana Partio por la posteno de prezidento, ĉar Trump eldiris la aspirojn de amasoj. Kaj cetere, Malik asertis, ke li "desapontiĝas" pri sia frato en ties oficperiodo.

Spite tion, ke 58-jara Malik loĝas en kampara regiono de Kenjo, tamen li ankoraŭ havas elektorajton en la ŝtato Marilando – kie li loĝis kaj laboris multajn jarojn. Antaŭe li disanoncis apogon al Hillary, la kandidato de la Demokrata Partio, esperante, ke ŝi povos anstataŭi lian fraton, Obama, en la novembra elektado; sed nun li intencas turni sian voĉon al Trump.

Malik kondamnis la skandalon de retpoŝtaĵoj, kiu rilatis al Hillary, kaj krome tion, ke Hillary kaj Barack Obama rezultigis en 2011 la morton de la eksa libia gvidanto Omar Mouammer al Gaddafi. Aldone, Malik sentas sin malagrabla, ĉar la Demokrata Partio pledas por samseksa pariĝo. En la regoperiodo de Barack Obama samseksa kunvivo montriĝas entute leĝa en ĉiuj ŝtatoj.

En multaj jaroj la interrilato de la fratoj Obama riveliĝas tre streĉa. Antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj ili renkontis sin unuafoje, kaj en nupto rolis kiel fianĉakompananto reciproke por la alia. En 2013, kiam Malik akceptis intervjuon, li diris: "En 1988 mi kunportis lin reveni al la vilaĝo Kogelo, ĉar mi konsideris, ke tio estas tre grava, ke li rekonu siajn prapatrojn kaj originan hejmlokon."

Malik iam opiniis, ke Obama faras ne sufiĉe en helpo al siaj parencoj en Kenjo. Li mesaĝis: "Mi sentas fieron pri mia frato, tamen mi esperas, ke li faru iom pli da kontribuo al la familia klano. Mi volas sugesti, ke li sendu iom da mono, kio estas prizorgo inter familianoj. Fakte ni fartas ne tre bone, kvankam iuj supozas, ke ni vivas ne tre malbone." Krom tio, li ankaŭ plendis, ke Obama ne donis sufiĉan helpon al li en politiko. En la elekta kampanjo de 2013 Malik estis kandidato al estro de la ŝtato Silla en la sudokcidento de Kenjo, sed li malsukcesis.

Trump faris reagon al la subteno de Malik kaj en Tŭitero publikigis tiun ĉi informon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin