Fokusoj de la Semajno (Aug. 05)

(GMT+08:00) 2016-08-05 16:39:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde sendis gratulan leteron al la Naŭa Semajno de Eduka Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kiu malfermiĝis en la ĉina sudokcidenta urbo Guiyang.

En la letero, Li diris, ke interhomaj interŝanĝoj, inkluzive de edukaj interŝanĝoj, fariĝas nova kolono de rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio kaj prezentas vastan perspektivon.

Ĉi tiu jaro markas la 25an datrevenon de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio. Li diris, ke Ĉinio kaj la asocio estas bonaj najbaroj kaj partneroj, kaj ili komunikas kaj kunlaboras en diversaj kampoj. Li aldonis, ke edukado estas fundamenta maniero por kulturi la junan generacion kaj krei pli bonan vivon. Ĉi tiu jaro estas la Jaro de Eduka Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio, kaj ĝi estos festata per preskaŭ 300 aranĝoj tra Ĉinio kaj la asocio. Li akcentis, ke Ĉinio volas labori kun la asocio por liveri pli da talentulaj kaj intelektaj subtenoj unu al la alia kaj akceli pli striktan komunumon de komuna sorto de Ĉinio kaj la asocio.

En sia gratula mesaĝo al la semajno de eduka kunlaboro, laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith esprimis sian esperon, ke interhomaj interŝanĝoj fariĝos nova kolono de strategia partnereco inter la asocio kaj Ĉinio.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong faris ĉeftonan parolado dum la lunda inaŭguro. Ŝi diris, ke eduka kunlaboro estis unu el la ĉefaĵoj de kreskanta kunlaboro inter la du flankoj en la lastaj jaroj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante krimojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kontraŭ etnaj minoritatoj en Irako kaj alvokante liberigon de civiluloj forkaptitaj de la Islama Ŝtato.

La 3an de aŭgusto de 2014 la Islama Ŝtato ekokupis la urbeton Sinjar en norda Irako. Religianoj de Yazidi estis mortigitaj aŭ forkaptitaj, kaj multaj civiluloj fariĝis senhejmaj.

La deklaro de Ban okaze de la dua datreveno de la ekokupiĝo de Sinjar refoje kondamnis la kontinuajn krimojn de la Islama Ŝtato kontraŭ diversaj etnaj kaj religiaj grupoj en Irako kaj esprimis profundan maltrankvilon pri la sekureco de miloj da forkaptitaj religianoj de Yazidi. Li alvokis, ke ĉiuj partioj de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato prenu liberigon de civiluloj kiel prioritatigita celo de siaj operacoj.

Ban substrekis, ke la krimoj de la Islama Ŝtato eble konsistigias militan krimon, krimon kontraŭ la homaro kaj krimon de genocido. Li urĝis la irakan registaron kaj la internacian komunumon doni subtenon al la postvivantoj kaj porti la krimintojn al justico.

La sud-korea registaro marde esprimis fortan proteston kontraŭ ripetitaj teritoriaj pretendoj de Japanio pri ĝiaj plej orientaj insuletoj, nomataj Dokdo en Sud-Koreio kaj Takeshima en Japanio, kiuj kuŝas duonvoje inter la du landoj.

La sud-korea ministerio alvokis defendan ataŝeon el la japana ambasadorejo en Seulo por protesti kontraŭ la japana blanka libro pri defendo 2016, en kiu la insuletoj estas priskribitaj kiel la japana teritorio.

Tio markis la 12an sinsekvan jaron ekde 2005, ke Japanio postulis suverenecon super la insuletoj en la jara blanka libro.

La ministerio esprimis profundajn bedaŭrojn pro la japana registaro en sia protesta letero, transdonita al la alvokita ataŝeo, dirante, ke Japanio devas tuj ĉesigi senutilajn pretendojn, rekte alfronti historion kaj fari klopodojn por malfermi novan estontecon de rilatoj inter la du landoj.

La protesta letero rimarkigis, ke la sud-korea armeo prenos severajn agojn kontraŭ ajna japana intenco damaĝi la sud-korean suverenecon super la insuletoj Dokdo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin