Novaĵoj (Aŭgusto 05)

(GMT+08:00) 2016-08-05 15:16:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke baldaŭ inaŭguriĝos la 31aj Someraj Olimpikoj en Rio-de Ĵanejro; la Internacia Olimpika Komitato permesas al 271 rusaj sportistoj partopreni en la Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kiel la unuaj en Sud-Ameriko vendrede inaŭguriĝos en la stadiono Maracana.

La Olimpikoj konsistas el 306 matĉoj de 28 sportbranĉoj, kaj krome estas aldonitaj konkursoj de golfo kaj sephoma rugbeo. Prezidanto de la organiza komitato Carlos Arthur Nuzman diris, ke Rio-de Ĵanejro estas preta por krei historion. Li diris, ke dum preparado de la Olimpikoj, ili renkontis malfacilaĵojn politikajn kaj ekonomiajn, tamen ĉiuj penadis plenumi sian laboron kaj estas memfidaj pri ĝia sukceso.

Antaŭ inaŭguro de la Olimpikoj, ĉina vicĉefministro Liu Yandong vizitis ĉinajn atletojn en la trejnbazo en San-Paŭlo kaj kuraĝigis ilin atingi grandan sukceson en konkursoj.

Liu, kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la inaŭguron de la Someraj Olimpikoj en Rio-de Ĵanejro.

Pekina vicurbestro Zhang Jiandong, plenuma vicprezidanto de la Pekina Organiza Komitato pri la Vintraj Olimpikoj de 2022, prezentis la preparon por la Vintraj Olimpikoj ĵaŭde en la 129a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato. Thomas Bach, prezidanto de la komitato prezidis la kunvenon.

La plena sesio okazis en Rio-de-Ĵanejro. Teamo de la Pekina Organiza Komitato diris, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al la Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2022 kaj persistas en la ideo de verda, partoprenebla, malferma kaj travidebla organizado por fari la Vintrajn Olimpikojn mirindaj, eksterordinaraj kaj elstaraj.

La Internacia Olimpika Komitato anoncis ĵaŭde, ke 271 rusaj sportistoj estas permesitaj partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, kiu oficiale malfermiĝos vendrede.

La Internacia Olimpika Komitato diris en gazetara konferenco, ke la Ekzamena Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato faris la decidon, ke 271 sportistoj formos teamon registritan de la Rusa Nacia Olimpika Komitato el la originala registrita listo de 389 sportistoj.

En julio, la Internacia Amatora Atletika Federacio malpermesis al ĉiuj rusaj atletoj partopreni en internaciaj konkursoj, inkludante la baldaŭaj Olimpikoj en Rio, pro la akuzoj pri dopado.

Malgraŭ vokoj de la Monda Antidopada Agentejo pri kompleta malpermeso al rusaj atletoj, la Internacia Olimpika Komitato poste faris decidon ne malpermesi al la tuta rusa olimpika teamo partopreni en la Olimpikoj en Rio, lasante la individuajn sportajn federaciojn decidi pri la sorto de la sportistoj.

Ĉina komerca ministro Gao Hucheng ĵaŭde diris, ke Ĉinio plu subtenos pozicion de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kiel centro de regiona kunlaboro kaj apogas la ĉefan rolon de la mekanismo de la asocio kaj la tri orientaziaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. Ĉinio volas labori kun ĉiuj koncernaj landoj por plifortigi procezon de la regiona ekonomia integreco kaj akceli prosperon de la regiona ekonomio kaj kreskadon de la monda ekonomio.

Tion li asertis en la 19a kunveno de komercaj ministroj de la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko.

Gao prezentis kvin-punktan proponon: unue, subteni kernan rolon de la asocio kaj antaŭenpuŝi finplenumon de la intertraktado pri pakto de regiona ekonomia partnereco en 2016; due, plifortigi kunlaboron en translandlima infrastruktura konstruado kadre de la iniciato "zono kaj vojo", kaj fortigi interligon kaj interlaboron inter landoj de la regiono; trie, grandigi regionan kunlaboron en produktkapablo; kvare, disvolvi kunlaboron pri komerca liberigo kaj loĝistika provizĉeno por akceli komercon kaj investadon; kaj kvine, fortigi kunlaboron de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko por impulsi la ekonomian kaj komercan kunlaboron de la asocio kaj la tri landoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis ĵaŭde, ke istanbula tribunalo publikigis arestordonon kontraŭ Fethullah Gulen pro la akuzo pri gvidado de sensukcesa puĉo de la 15a de julio en Turkio.

Istanbula Unua Juĝejo de Paco decidis la areston de Gulen, la unua arestordono publikigita kontraŭ la islama kleriko loĝanta en Usono pri la puĉo de la 15a de julio.

La verdikto diris, ke la organizo Gulen, kiu infiltris la Turkajn Armitajn Fortojn en grandaj urboj, celas transpreni ĉiujn ŝtatajn instituciojn kaj sekurecajn departementojn per ŝanĝo de la konstitucio.

Gulen estas akuzita pri intencoj renversi la turkan registaron, malhelpi normalan funkciadon de la registaro kaj murdi prezidenton.

Nokte de la 15a de julio partaj armeanoj de la lando lanĉis puĉon. Sed kelkajn horojojn poste ili estis subpremitaj. 238 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 2 000 vunditaj. La turka registarto kulpigis Gulen pri la puĉo kaj kelkfoje petis Usonon ekstradicii lin.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Ming estas vizitanta Turkion.

Proparolanto Hua Chunying diris en skriba deklaro, ke Zhang informiĝos pri situacio en Turkio, kaj profunde interŝanĝos opiniojn kun la turka flanko pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj interesoj.

Hua diris, ke Ĉinio esperas, ke la vizito de Zhang profundigos politikan reciprokan konfidon inter la du landoj kaj akcelos sanan kaj stabilan disvolvadon de la interrilatoj.

Ŝi aldonis, ke Turkio estas amika al Ĉinio kaj grava en Mezoriento pro sia influo sur paco kaj stabileco en la regiono.

Almenaŭ dek eksterlandaj turistoj estis mortigitaj kaj kvin aliaj vunditaj en embusko en la afgana okcidenta provinco Herat ĵaŭde.

Distriktestro diris, ke du minibusoj portantaj eksterlandajn turistojn estis atakitaj de armitoj laŭ la ĉefvojo en la distrikto Chishti Sharif ĵaŭde matene. Dek homoj estis mortigitaj kaj kvin aliaj vunditaj. Detaloj pri la ŝtatanecoj de la viktimoj ne estis akireblaj tuj.

La oficialulo diris, ke la busoj veturis el la centra provinco Bamyan al la provinco Herat, kun la urbo Herat kiel ĉefurbo, je 640 kilometroj okcidente de Kabulo.

Pluraj vojaĝantoj estis savitaj de sekurectrupoj baldaŭ post la atako. Jam komenciĝis enketo pri la okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin