Li estas Léon SCHNELLDORFER

(GMT+08:00) 2016-08-05 17:22:29     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Bonvenon al la programero Inter Ni, mi estas Shanshan. Hodiaŭ mi prezentos al vi intervjuon de nia kunlaboranto Michael Boris Mandirola el Italio kun Léon SCHNELLDORFER.

Léon estas juna eŭropa esperantisto, li naskiĝis en Francio de germandevena patro kaj slovaka patrino, kreskis parte en Francio kaj parte en Slovakio kaj nuntempe loĝas en Ĉeĥio. Li estas studento pri ekonomiko kaj financo en la Universitato de Prago.

Léon estas elstare aktiva esperantisto malgraŭ sia tre juna aĝo. Li estas prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj vicprezidanto de Slovakia Esperanta Junularo. Krome li estas aktiva en TEJO kiel komitatano A kaj aparte en la komisiono pri eksteraj rilatoj (TEJO-KER) kaj tiukadre plurfoje reprezentis TEJOn ĉe la Forumo Junulara Eŭropa. Li ankaŭ estas eventorganizanto, multege helpis la 40an Internacian Junularan Festivalon en Italujo (kun respondeco pri la vespera programo) kaj kunordigas la junularan programon de la Universala Kongreso okazonta en Nitro.

Karaj amikoj, bonvole sekvu Boris kaj kune konu Léon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin