Novaĵoj (Aŭgusto 08)

(GMT+08:00) 2016-08-08 16:22:28     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Zhang Mengxue gajnis la unuan oran medalon el la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj por la ĉina delegacio; la Internacia Paralimpika Komitato malpermesas al rusaj sportistoj partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe ĉina sportisto Zhang Mengxue gajnis la finalon de la virina 10-metra aerpistola pafado en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj per 199,4 poentoj. Tio estis la unua ormedalo akirita de la ĉina delegacio en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

La ĉina duopo Wu Minxia kaj Shi Tingmao dimanĉe gajnis la virinan sinkronan plonĝadon de la 3-metra saltotabulo per 345,6 poentoj. Tio estas la dua ormedalo akirita de la ĉina delegacio en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

La ĉina duopo gajnis orajn medalojn de la 3-metra saltotabulo en ĉiuj gravaj konkursoj en la lastaj jaroj.

Wu jam gajnis entute kvin olimpikajn ormedalojn. Per la rezulto de kvin oraj, 1 arĝenta kaj 1 bronza medaloj ŝi starigis novan rekordon en la historio de olimpika plonĝado.

Ĉina sportisto Long Qingquan dimanĉe gajnis la viran halterlevadon de la 56-kilograma kategorio en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kaj rompis la mondan rekordon de tiu konkurso.

La Internacia Paralimpika Komitato dimanĉe anoncis, ke la rusa delegacio estas malpermesita partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj, ĉar la Rusa Paralimpika Komitato ne povis certigi striktan plenumon de la Monda Antidopada Kodo kaj ĉi-rilataj kondiĉoj de la Internacia Paralimpika Komitato.

La Internacia Paralimpika Komitato diris en deklaro, ke aŭskultinte buŝan raporton de la Rusa Paralimpika Komitato kaj leginte la skriban raporton, la plenuma komitato unuanime opiniis, ke Rusio ne povis strikte plenumi rilatajn antidopadajn kondiĉojn, tial ĝi ne havas la kvalifikon por partopreno en la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj.

Prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven diris, ke la decido pri malpermeso al rusaj sportistoj estus kvazaŭ peza ŝarĝo sur la ŝultro de la komitato. "Tamen ni devas fari tiun ĉi decidon, ĉar tio konformas al la maksimumaj interesoj de la paralimpika movado."

Rusaj oficialuloj kaj sportistoj sinsekve esprimis sian malkontenton pri la decido de la Internacia Paralimpika Komitato kaj jam komencis proceson kontraŭ la Internacia Paralimpika Komitato ĉe la Kortumo de Arbitracio por Sporto en Laŭzano.

Lev Seleznev, prezidanto de la Rusa Federacio de Handikapitaj Sportistoj, kiu prezentis skriban plendon al la kortumo, diris, ke li petis la Internacian Paralimpikan Komitaton mencii la nomojn de rusaj sportistoj suspektataj pri dopado kaj montri la rezultojn de la urina testo, tamen ili respondis, ke ili ne havas tiujn rezultojn.

Dimanĉe vespere je ĉirkaŭ la 8a horo la Tajlanda Elekt-Komitato publikigis la rezulton de unua nombrado. Projekto de la nova konstitucio kaj la aldonita demando estis akceptitaj en tiutaga referendumo.

Sur la balotiloj estis du demandoj: la unua "Ĉu vi akceptas la projekton de konstitucio de 2016?", kaj la dua "Por reformi la landon kontinue laŭ la strategio, ĉu la senato povus esti permesita aliĝi al la balotado de la Ĉambro de Reprezentantoj por elekto de ĉefministro por la unua kvinjara periodo post la formiĝo de la unua Nacia Asembleo laŭ tiu konstitucio?".

Se la unua demando estus akceptita, la nova konstitucio validiĝos kiel la 20a konstitucio de la lando anstataŭ la provizora konstitucio adoptita post la puĉo en 2014, kaj se la dua demando estus akceptita, ĝi fariĝos la aldona kondiĉo de la nova konstitucio.

Proksimume 50 milionoj da tajlandaj civitanoj partoprenis en la referendumo. Post la nombrado de 94% da balotiloj, la elekt-komitato anoncis, ke la balot-kvanto atingis 54,6%, kaj projekto de la nova konstitucio akiris la subtenon de 61,4% da civitanoj, kaj la dua demando akiris la subtenon de 58,6% da civitanoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, esprimante sian maltrankvilon pri kontinua konflikto en Sud-Sudano kaj urĝante ĉiujn partiojn tuj haltigi la batalon.

La deklaro diris, ke Ban bonvenigas la decidon de ŝtatgvidantoj de la organizo Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj la konsenton de la sud-sudana registaro pri permeso al eniro de regionaj protekt-trupoj. Ban alvokis, ke gvidantoj de ĉiuj partioj de la lando forĵetu personajn diverĝojn kaj sin dediĉu al efektivigo de la interkonsento pri solvado de konflikto en Sud-Sudano, kio estas la sola irebla vojo por fini la konflikton.

Ban estis maltrankvila pri la kontinua konflikto en tiu lando kaj urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto tuj haltigi la batalon. Li estis ankaŭ indigna pri raportoj koncernaj al daŭra kaj grandskala seksperforto kontraŭ virinoj fare de armitoj kun uniformoj kaj urĝis ĉiujn partiojn protekti civilulojn kaj alpreni rimedojn por puni la krimintojn.

Dimanĉe en Istanbulo ĉefaj politikaj partioj de Turkio okazigis grandskalan kunvenon por protesti kontraŭ la sensukcesa puĉo en la lasta monato kaj alvoki unuiĝon.

La kunveno estis kunvokita de turka prezidento Recep Tayyip Erdogan. Ankaŭ ĉefministro Binali Yildirim, prezidanto de la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado, kaj gvidantoj de du opoziciaj partioj ĉeestis la kunvenon.

Erdogan diris en parolado, ke fronte al la unuiĝo de la popolo, la malamikoj jam konsciis grandan malfacilon en atingo de siaj celoj. Turkio atingos sian celon de 2023 okaze de la centa datreveno de la respubliko. Yildirim dankis gvidantojn de la du opoziciaj partioj por ilia ĉeesto kaj promesis, ke la reganta partio klopodos konservi la unuecon.

La siria armeo dimanĉe malkonfirmis, ke estis rompita la sieĝo ĉirkaŭ armitaj ribeluloj en la norda urbo Aleppo. La siria novaĵ-agentejo raportis, ke tiutage la registara armeo repuŝis plu la atakon de armitaj ribeluloj en la regiono sude de Aleppo, mortigante multajn el ili kaj detruante multajn veturilojn kun armiloj.

La siria armeo diris, ke la registara armeo malebligos al la ribeluloj realigi sian militan intencon en Aleppo, kaj la famo, ke la ribeluloj rompis la sieĝon, celas influi la batalspiriton de lokanoj kaj kaŝi perdojn de la ribeluloj.

La afgana Ministerio de Internaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke en la lasta tago la registara armeo mortigis 21 militantojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La deklaro diris, ke lastatempe la afgana armeo lanĉis operacon de elimino kontraŭ la Islama Ŝtato en la regiono Achin de la orienta provinco Nangarhar. Dume aliaj 13 militantoj de la grupo estis vunditaj kaj kelkaj fortikaĵoj estis detruitaj. Ĝis nun la Islama Ŝtato ankoraŭ ne respondis al la deklaro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin