Justica reformo laŭŝtupe progresas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-08-08 14:09:26     Redaktoro:Xiong Linping

Ekde la jaro 2014 la rimedoj de la novafaza justica reformo elpaŝas, unu post alia, en diverslokaj justicoj de Ĉinio: justicoficistoj estu laŭpaŝe rearanĝitaj laŭ maniero de klasifika administrado; juĝistoj kaj prokuroroj estu naskitaj per selekto; perfektiĝu la sistemo de justica respondeco, tio estas, "kiu traktas juĝan proceson, tiu respondecas"; kaj pliboniĝu la profesia garantisistemo de justicoficistoj. La efiko de tiu dujara novafaza reformo jam elmontretis, ke la mekanismo kaj sistemo konformaj al la justica naturo laŭŝtupe formiĝas; kaj la publikofidiga povo de justico senĉese kreskas.

Por samritme stimuli la ŝtatajn diversajn reformojn la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en julio de 2014 fondis al si la Gvidgrupon de Plenampleksa Reformprofundigo. En la dudek ses ĝisnunaj kunvenoj de la Gvidgrupo dek ok koncernis la temon pri justica strukturo. Post du jaroj la reformo jam eniris en profundan akvon. Kiel evoluos la justica reformo en la fazo de sturmo al malfaciloj? En la tutlanda kunveno antaŭ nelonge okazinta pri la reformo de justica strukturo Meng Jianzhu, sekretario de la Centra Komisiono pri Politiko kaj Juro, donis jesan takson al la reformaj eksperimentoj faritaj de diverslokaj justicoj:

"La eksperimentoj evidente vidigas, ke elstaraj kompetentuloj fluis al la postenoj de trakto pri kazoj. Tial la porkazaj postenoj kreskis je 20% kaj pli ol 85% de la justicaj homrimedoj estis rearanĝitaj en la lokojn, kie oni traktas kazojn. La mekanismo kaj sistemo konformaj al la justica naturo laŭpaŝe formiĝas; la niveloj de la justicoficistaro flanke de specialiĝo kaj profesiiĝo nun kreskas alten; kaj la kvalito kaj efiko de traktitaj kazoj evoluas ne ŝanceliĝante. La praktiko pruvas, ke la direkto de la justica reformo estas ĝusta, la efiko estas bona, kaj la potenciala forto de la reformo estas grandega."

Travivinte dujaran praktikon, diverslokaj justicaj organoj jam elserĉis kaj resumis aron da spertoj disvastigeblaj kaj kopieblaj. Samtempe kun tio, ankaŭ aperis iuj problemoj, sed tiuj problemoj solviĝos kun evoluo de la reformo.

Kun profunda akceliĝo de la justicostruktura reformo la enhavo de posta reformo jam klariĝas: proporcio de la nombro de juĝistoj kaj prokuroroj en bazaj organoj konvene kreskos; la sistemo pri justice retroaktiva respondeco konstante kompletiĝos; la organa reformo interne de justico ageme antaŭeniĝos; la justica efiko vidiĝos en pli alta nivelo; la reformo de procesa sistemo kun juĝado kiel ĉefa funkcio evoluos pozitive kaj stabile; kaj juĝado en tribunalo havos pli altajn kvaliton kaj efikon.

Xiong Qiuhong, specialistino de la ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, jam delonge okupiĝanta pri studado de justica reformo, informis, ke la novafaza justica reformo jam elmontretis sian efikon, kaj tial la popolanoj fariĝos definitivaj favoratoj de la reformita justica strukturo kun justeco kaj senpartieco.

"Justica reformo servas ja al la popolanoj. Post la reformo por ĉiu el la juĝistoj selektitaj la nombro de kazoj kreskis certe, dum la proporcio de apelacioj estis reduktita en unuaj instancoj, kaj la nombro de la kazoj, kiujn duaj instancoj postulis retrakti, ankaŭ reduktiĝis. Ĉio ĉi tio rivelas, ke la kvalito kaj efiko de procesoj altiĝis, kaj la publikofidiga povo ankaŭ adekvate pliiĝis. Kun pograda akceliĝo de la justica reformo stariĝos justica strukturo kun justeco kaj senpartieco, kio definitive favorigos la popolanojn," diris Xiong Qiuhong.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin