La unua rifuĝintodelegacio por Olimpiaj Ludoj komunikas la esperon

(GMT+08:00) 2016-08-11 15:59:12     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj,la Rio-de Ĵanejraj Olimpiaj Ludoj jam malfermiĝis en la 6-a, kaj en la inaŭguro marŝis aparta delegacio konsistanta el nur 10 personoj, kiu tamen apartenas al neniu ŝtato. Ĝi estas la delegacio de rifuĝintoj, la unua en la historio de la Olimpikoj. Ili jam atingis Rio-de-Ĵanejron en la 29-a de Julio. Tiutage prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Tomas Bach diris, ke ili venis por komuniki la esperon.

La rifuĝintodelegacio por la olimpikoj konsistas el 6 viroj kaj 4 virinoj, inter ili 5 estas Sud-Sudandevenaj, du de Sirio, du de Kingsŝasao kaj unu de Etiopio. Ili forlasis sian patrolandon pro milito, persekutado kaj aliaj kialoj. Nun ili estas kun rifuĝinteco akceptataj de Kenjo, Belgio, Lusemburgio, Brazilo kaj Germanio. Angelina Ndai, kiu vivas en rifuĝintejo en Kakuma de Kenjo dek jarojn, devenis de sud-Sudano. Ŝi diris:

"Kiel delegito el Sud-Sudano, mi fiere partoprenas en la Olimpiaj Ludoj. Mi pensas, ke plejmultaj mondaj ĉampionoj ne faris viziton al Sud-Sudano. Tamen, almenaŭ hodiaŭ estas sud-sudananoj, kiuj konkuras kune kun ili."

La Internacia Olimpika Komitato informas, ke la 10 sportistoj estas elektitaj el la nomlisto de 43 personoj. La elektitoj nepre posedas du kondiĉojn: kun la kvalifiko de rifuĝinto agnoskita de la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj kaj kun la profesia kvalifiko de sportisto. Dum la Olimpikoj, la delegacianoj same loĝas en la olimpika vilaĝo, kaj havas siajn proprajn trejnistojn. En la tago de inaŭguriĝo, la delegacio alte levante la kvinringan flagon aperis antaŭ la delegacio de Brazilo, la gastiganta lando, kiu viciĝis la lasta. Dum la konkurado, se la rifuĝinto-sportisto akiras la medalon, do en la sportejo leviĝas la kvinringa flago kaj sonas la himmo de la olimpikoj por ili. Bach diris:

"Sonos la himno de olimpikoj por ili. La olimpika standardo direktis ilin al la konkursejo. Tiamaniere, mi kredas, ke la olimpika rifuĝinto- delegacio elsendas la signalon de espero."

Laŭ la donitaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, en la jaro 2015 kalkulate super 6 milionoj da personoj perdis sian hejmon kaj fariĝis rifuĝintoj, estiĝis plej granda amaso da rifuĝintoj depost la dua Monda Milito. Paralele en Eŭropo kaj Usono estas tendenco kontraŭ rifuĝintoj. La estro de la rifuĝintodelegacio James Nyak, de Sud-Sudano, estas en du konkursoj: 400- kaj 800-metraj kuradoj. Li esprimis, ke li esperas komuniki pozitivan signalon al la mondo.

"Estas absolute bona ŝanco por mi kaj ankaŭ por la tuta rifuĝintaro. Batalante en olimpikoj en la rifuĝinteco, ni povas montri al la mondo, ke ankaŭ rifuĝintoj estas favoraj al la mondo."

La rifuĝinto-sportistoj jam allogis amason da fanoj tra la tuta mondo. 17-jara Daniah Hagul estas nura ina naĝisto de la libia delegacio. Ŝi diris,

"Mi sopiras percepti la etoson de la olimpika vilaĝo en la nomo de mia lando. Mi deziras renkontiĝi kun rifuĝintodelegacio. Ĉar ili vere travivis multon. Mi deziras la unua aŭskulti ilian rakontadon."

Cetere, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon diris en la 29-a de julio, ke li rezignas sian konatan neŭtralecon kaj staras kune kun la rifuĝinto-sportistojn dum la Olimpikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin