Novaĵoj (Aŭgusto 11)

(GMT+08:00) 2016-08-11 16:02:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj kondolencas Pakistanon pro terorista atako; Libio anoncis gravan progreson de operaco kontraŭ IŜ. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro la lastatempa terorista atako en la lando.

En sia mesaĝo al Hussain, Xi funebris pri la viktimoj, kiuj perdis siajn vivojn en la atako, kaj esprimis elkoran simpation al la vunditoj kaj familioj de la viktimoj.

Li diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas la teroristan atakon, kaj la ĉina flanko daŭre apogas Pakistanon en ĝiaj penadoj por batalo kontraŭ terorismo kaj konservo de stabileco kaj sekureco.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana kolego Nawaz Sharif. Li diris, ke li estis skuita de la terorista atako en la pakistana urbo Quetta, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Li diris, ke nome de la ĉina registaro, li profunde funebras pri la viktimoj kaj esprimas elkoran simpation al la familioj de la viktimoj kaj al tiuj vunditoj. Li aldonis, ke Ĉinio forte kondamnas la atakon kaj firme oponas ĉian terorismon, kaj subtenos plu la senĉesan penadon de la registaro kaj popolo de Pakistano por protekto de nacia sekureco kaj stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Almenaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj 112 aliaj vunditaj lunde en la suicida bombatako en urĝejo de Civila Hospitalo en Quetta.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta merkrede bonvenigis pli da ĉinaj investoj kaj aklamis la ĉinan iniciaton "Zono kaj Vojo" dum renkontiĝo kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Kenyatta diris, ke Ĉinio estas sincera amiko kaj grava partnero de Kenjo. Li dankis Ĉinion por ĝia subteno al la ekonomia kaj socia disvolvado de Kenjo.

Kenyatta alvokis kunligon de la naciaj strategioj de Kenjo kun la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo" por certigi la akuratan funkciadon de la fervojo inter Mombaso kaj Najrobio, kiu estas konstruata de ĉina kompanio.

La prezidento ankaŭ instigis ĉinajn firmaojn vastigi investon tie por fari Kenjon la pordo de ĉinaj produktoj al Afriko.

Wang aklamis la ĉina-kenjajn rilatojn troviĝantajn en plena prospero. Li diris, ke ankaŭ ĉinaj entreprenoj fidas pri la ĉina-kenjaj rilatoj, kio estas atestita de ilia rapide kreskanta investado en Kenjo. Wang aldonis, ke per la konstruado de la fervojo inter Mombaso kaj Najrobio, la mombasa haveno kaj la mombasa speciala ekonomia zono, Ĉinio esperas plifortigi sian kunlaboradon kun Kenjo kaj helpi ĝian industriigon.

La libia registara gvardistaro merkrede anoncis, ke ili akiris gravan progreson en la milita operaco kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirte.

Proparolanto de la registara gvardistaro diris, ke la registara gvardistaro reprenis la parlamentan domon kaj la universitaton de Sirte kaj aliajn gravajn ejojn de la Islama Ŝtato, kaj nun ili ekstermas restajn ekstremistojn. Almenaŭ tri membroj de la registara gvardistaro oferis siajn vivojn kaj 11 aliaj vundiĝis en la batalo.

Laŭ la peto de la libia registaro de nacia unuiĝo, la usona armeo lanĉis aeratakon al celoj de la Islama Ŝtato en Libio en la 1a de aŭgusto.

Komandanto de la operaco de la usona armeo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato Sean MacFarland diris merkrede, ke la internacia alianco jam eliminis 45 000 armitajn ekstremistojn de la Islama Ŝtato. La grupo jam perdis 50% kaj 20% da regitaj terenoj respektive en Irako kaj Sirio.

MacFarland publikigis la informojn al amaskomunikiloj en telekunveno en iu mezorienta militbazo. Li diris, ke la internacia alianco eliminis 25 000 membrojn de la Islama Ŝtato en la pasintaj 11 monatoj, kaj ĝis nun ili mortigis entute 45 000 malamikojn. Li diris, ke la batalkapablo de la Islama Ŝtato jam multe malfortiĝis. Li opiniis, ke turnopunkto de la operaco en Irako aperis en la batalo por liberigo de Ramadi. La iraka armeo pagis pezan koston por reakiro de Ramadi, tamen la kampanjo radikale ŝanĝis la situacion en la provinco al-Anbar. Tiu kampanjo forte demoralizis la Islaman Ŝtaton.

La Tajlanda Elekt-Komisiono diris merkrede, ke projekto de konstitucio estis aprobita en la dua nacia referendumo de la lando. 61,35% kaj 58,07% da tajlandanoj balotis respektive por la nova konstitucio kaj la aldona demando.

Prezidanto de la Elekt-Komisiono Supachai Somcharoen diris, ke la oficialaj rezultoj montris, ke projekto de la nova konstitucio gajnis 16,82 milionojn da voĉoj, aŭ voĉojn el 61,35% de la totalaj balotantoj, dum proksimume 10,6 milionoj da homoj, aŭ 38,65% da balotantoj, malakceptis ĝin dimanĉe en la dua referendumo de la lando pri projekto de konstitucio.

Pri la aldona demando, ĉirkaŭ 15,13 milionoj da tajlandanoj, aŭ 58,07% da balotantoj, konsentis havi 250 senatanojn elektitajn de la regantaro, aŭ la Nacia Konsilio pri Paco kaj Ordo, kune kun 500 elektitaj membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj, dum 10,92 milionoj, aŭ 41,93% da balotantoj, voĉdonis kontraŭ ĝi.

La afgana Ministerio de Internaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, anoncante, ke la afganaj sekurectrupoj mortpafis unu talibanan superan komandanton en la norda provinco Samangan.

La deklaro diris, ke la sekurectrupoj kaj la polico lanĉis komunan operacon de elimino marde meznokte en la regiono Hazrat Sultan de la provinco Samangan. Ili mortpafis lokan talibanan komandanton Qari Ehsan kaj du liajn kolegojn kaj kaptis du vunditajn ekstremistojn. La deklaro diris, ke Ehsan partoprenis en pluraj detruadoj.

La polico de la norda provinco Kunduz merkrede diris al amaskomunikiloj, ke tiutage la afganaj sekurectrupoj mortpafis Abdul Rahman, talibanan gvidanton en la regiono Emam Saheb kaj 13 ekstremistojn kaj vundis 21 aliajn.

La ĉina poŝtelefona merkato spertas novan raŭndon de miksado. La ĉinaj markoj okupas 90% de la enlanda merkato, dum la vendo de la markoj Apple kaj Samsung malpliiĝis.

Laŭ la donitaĵoj de la ĉina instituto pri inform-komunikado, en la unuaj sep monatoj ĉi-jare, en la ĉina merkato estis venditaj 304 milionoj da poŝtelefonoj, pli multe je 8,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro. Julie poŝtelefonoj de ĉinaj markoj okupis 93,6% de la totala vendo de la ĉina merkato.

En la pasinta jaro, forte kaj rapide leviĝis la ĉinaj markoj, ekzemple Huawei, Xiaomi, Oppo kaj Vivo. Laŭ donitaĵoj de la dua trimestro ĉi-jare, publikigitaj de la Internacia Donitaĵa Kompanio, la markoj Samsung, Apple, Huawei, Oppo kaj Vivo okupis la antaŭajn kvin lokojn de la internacia merkato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin