Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20——Tetablo de Indonezio

(GMT+08:00) 2016-08-12 16:08:55     Redaktoro:Li Lu

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

La ĉeftemo de la indonezia tetablo estas tevojo. Ĝi estas desegnita de la Kompanio Chashuang de Hangzhou. La koloroj ruĝo kaj blanko estas tradiciaj koloroj de Indonezio, kaj ili ankaŭ estas kololoj de indonezia ŝtatflago.

La desegninto elektis faman laktan teon de Idonezio kaj ĉinan faman brunan teon——Qi Men. La trinkvaza formo similas al pondo, kiu signifas la disvolvan vojon de la ĉina-indonezia tea kulturo. Samtempe, tiu ponto ligas tevojon kaj pacon inter Ĉinio kaj Indonezio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin