Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 12)

(GMT+08:00) 2016-08-12 11:21:37     Redaktoro:Yu Rongkang

 

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio merkrede lanĉis novan altdifinan figuradan sateliton de Sinteza Apertura Radaro el la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi.

La satelito Gaofen-3 estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-4C je la 6a horo kaj 55 minutoj matene laŭ la pekina tempo. Tio estis la 233a flugmisio per la portoraketo Changzheng.

Kiel la unua figurada satelito de Sinteza Apertura Radaro, kiu estas preciza ĝis unu metro da distanco, ĝi kovras la terglobon kun servo de ĉiuvetera kaj 24-hora observo kaj estos uzata por averto pri katastrofo, prognozo de vetero, taksado de akvaj resursoj kaj la protekto de la maraj rajtoj.

Kun 12 figuradaj modoj, la altdifina observsatelito kapablas fari vastajn bildojn de tero kaj foti detalajn scenojn de specifaj regionoj.

Gaofen-3 estas ankaŭ la unua malaltorbita telesensa satelito de Ĉinio. Ĝi havas vivdaŭron de ok jaroj kaj povas liveri altdifinajn distancajn telesensajn donitaĵojn al siaj uzantoj en longa periodo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke Ĉinio forte kondamnis terorisman atakon en hospitalo en la pakistana sudokcidenta urbo Quetta.

Almenaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj proksimume 110 aliaj vunditaj en suicida bombatako lunde en la urĝejo de la Civila Hospitalo en Quetta. La eksplodo okazis, kiam granda nombro da advokatoj kolektis la korpon de murdita kolego, prezidanto de la Advokatara Asocio de Balochistan, Bilal Anwar Kasi, kiu estis mortigita en aparta atako

Proparolanto Hua Chunying diris, "Ni estas ege skuitaj kaj afliktitaj de tiu terorista atako, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Ni sentas plej profundan funebron pri la viktimoj kaj esprimas nian sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la viktimoj." Ŝi Substrekis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj subtenos plu la kontraŭterorismajn klopodojn de Pakistano.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, esprimante sian maltrankvilon pri kontinua konflikto en Sud-Sudano kaj urĝante ĉiujn partiojn tuj haltigi la batalon.

La deklaro diris, ke Ban bonvenigas la decidon de ŝtatgvidantoj de la organizo Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj la konsenton de la sud-sudana registaro pri permeso al eniro de regionaj protekt-trupoj. Ban alvokis, ke gvidantoj de ĉiuj partioj de la lando forĵetu personajn diverĝojn kaj sin dediĉu al efektivigo de la interkonsento pri solvado de konflikto en Sud-Sudano, kio estas la sola irebla vojo por fini la konflikton.

Ban estis maltrankvila pri la kontinua konflikto en tiu lando kaj urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto tuj haltigi la batalon. Li estis ankaŭ indigna pri raportoj koncernaj al daŭra kaj grandskala seksperforto kontraŭ virinoj fare de armitoj kun uniformoj kaj urĝis ĉiujn partiojn protekti civilulojn kaj alpreni rimedojn por puni la krimintojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin