De Sankt-Peterburgo al Rio-de-Ĵanejro li piediris

(GMT+08:00) 2016-08-14 15:40:21     Redaktoro:Xiong Linping

En la 7a de aŭgusto la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj jam ludis du tagojn, sed Sergei Lukyanov ĵus atingis Rio-de-Ĵanejron. Laŭ la plano li origine estus la 5an en la urbo. Li malfruiĝis, ĉar li alvenis piedpaŝe.

La piedvojaĝo de Sergei Lukyanov komenciĝis en la 1a de aprilo 2015. La 60-jara viro ekiris nur kun tornistro.

Sergei piedmarŝis de Sankt-Peterburgo, tra plejparto de la rusa teritorio, poste tra Ĉinio, Vjetnamio, Tajlando, Malajzio, Indonezio kaj Singapuro, de kie flugis al Ĉilio, kaj de tiu lando marŝis tra Argentino kaj Urugvajo, kaj fine alvenis Brazilon.

La tuta vojaĝo forkonsumis al Sergei 496 tagojn; krom tiu marodistanco de Singapuro al Santiago de Ĉilio, tra kiu li devis fluge veturi, la ceteron li trapiedis. La totala irodistanco mezuriĝas je 18 272 kilometroj.

En Rusio Sergei povis iri 50-60 kilometrojn en ĉiu tago, kaj alilande kutime 39 kilometrojn unutage. La irrapideco plej ofte dependis de lokaj cirkonstancoj. Ekzemple en Ĉinio, pro la limigo de viza sistemo li ne povis ne hastigi sin, kaj tial li marŝis 140 kilometrojn en du tagoj, tio estas, 70 kilometrojn en unu tago.

Survoje ial li malsaniĝis kaj pro tio ricevis operacion. Li kuŝis dum unu kaj duona monato en hospitalo. Sed tio malfruigis lin nur je du tagoj.

En 2016 Sergei aĝas 61 jarojn. En sia 50-jara sporta kariero li partoprenis en pli ol 1 350 konkursoj. Nun li estas unu el la iniciatantoj por piedirado. Rio-de-Ĵanejro ne povos iĝi punkto de lia piedvojaĝo. La vojaĝon certe li daŭrigos, por efektivigi sian mondvojaĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin