Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 19)

(GMT+08:00) 2016-08-19 10:40:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio sukcese lanĉis la unuan kvantumkomunikan sateliton de la mondo el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la nordokcidenta dezerto Gobio je la 1a horo kaj 40 minutoj marde frumatene.

En nubo da fumo, la satelito, Kvantumaj Eksperimentoj en Kosma Skalo, muĝis en la malluman ĉielon sur supro de la portoraketo Changzheng-2D.

La satelito, nomata Mozi, rivoluos ĉirkaŭ la Tero unufoje 90 minutojn, post kiam ĝi eniros sun-sinkronan orbiton je altitudo de 500 kilometroj.

En sia du-jara misio, la satelito estas dezajnita por establi sekuran kvantumkomunikon per transmisio de nemalkodeblaj ĉifroŝlosiloj inter la kosmo kaj la tero kaj doni komprenon pri kvantuma implikiĝo, la plej stranga fenomeno en kvantuma fiziko.

Kvantumkomuniko estas ege sekureca, ĉar kvantuma fotono povas esti nek apartigita nek kopiita. Tial ne eblas kaŝkonekti, interkapti aŭ malĉifri la informon transmisiitan per ĝi.

Helpe de la nova satelito, sciencistoj povas provi distribuon de kvantuma ĉifroŝlosilo inter la satelito kaj teraj stacioj kaj efektivigi sekuran kvantumkomunikon inter Pekino kaj Urumĉio.

Homoj el Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko ĉeestis pacan mitingon lunde en Nankino por memorfesti la venkon de la ĉina milito de rezisto kontraŭ japana agreso.

En la Memoriga Halo de Viktimoj de la Nankina Masakro, en Nankino, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Jiangsu, reprezentantoj de la tri landoj recitis la deklaracion de paco en la mateno.

La 13an de decembro 1937 en Nankino, japanaj trupoj komencis la ses-semajnan detruadon, rabadon, seksperforton kaj mortigon. Pli ol 300 miloj da ĉinoj, inkluzive de senarmaj soldatoj kaj senkulpaj civiluloj, estis murditaj.

Ĉi tiu jaro signas la 71an datrevenon de la fino de la milito. Ĉiujare ĉirkaŭ la 15a de aŭgusto, pacamaj neregistaraj organizoj el la tuta mondo kolektiĝas en la urbo por konservi memorojn de la viktimoj.

Miyauchi Yoko, estro de kontraŭmilita neregistara organizo, kies stabejo troviĝas en Kobeo, diris, ke la varma somera vetero en Nankino memorigis ŝin pri la brutalaĵo, kiun la ĉinoj suferis dum la milito, kaj donis al ŝi kaj ŝiaj kolegoj la motivon fari ĉion eblan por malebligi al la japana registaro preni la eraran vojon.

Proparolanto de UN diris marde, ke kunordiganto de UN por krizokaza helpado, Stephen O'Brien, tiutage asignis 50 milionojn da usonaj dolaroj por severe subfinancita helpado al ses regionoj, inkluzive de Afriko kaj Jemeno.

Vicproparolanto de UN Farhan Haq diris al raportistoj, ke O'Brien, kiu estas ankaŭ ĝenerala vicsekretario de UN pri humanitaraj aferoj, diris, ke la sumo el la Centra Fonduso de UN por Urĝa Respondo liveros vivosavan helpon al 2 milionoj da homoj en ekstreme urĝa humanitara bezono.

Li diris, ke ĉirkaŭ 35 milionoj da dolaroj estos donitaj al humanitaraj partneroj por respondi al longedaŭraj humanitaraj krizoj en la Centra Afriko, kiuj estis kaŭzitaj de armitaj konfliktoj, politika malstabileco kaj atenco al homaj rajtoj kaj akriĝis pro nutraĵa malsekureco kaj eksplodo de malsanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin