Piramido pli ol tri mil jarojn a.K. konstruita

(GMT+08:00) 2016-08-22 13:29:34     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de aŭgusto en la brita ĵurnalo Daily Mail estis la raporto: Arkeologo disanoncis, ke oni trovis egiptan piramidon jam ruiniĝintan sur stepo en bordregiono de Kazaĥio, kvankam la loko distancas pli ol ses mil kilometrojn norde de Kairo. La strukturo de tiu ĉi piramido laŭvide tre similas al tiu de la piramido de Djoser, tamen, ol la Djoser-piramido, la nove trovita en Kazaĥio stariĝis pli frue je mil jaroj.

La piramido de Djoser estas dirata kiel arkeologia trezoro de la egipta maŭzoleo Saqqarala, kaj konstruita en ĉ. du mil sep cent jaroj a.K..

Tiu ĉi surstepa piramido estis trovita de specialistoj de la Arkeologia Instituto Karaganda. Sciencisto asertis, ke kelkajn tagojn poste oni komencos esplori la katakombon ĝis nun ankoraŭ nemalfermitan. Arkeologo Viktor Novozhenov diris: "Tiu ĉi piramido estis konstruita por patriarko de loka tribo en la malfrua bronzepoko. Ni malfermos en proksimaj tagoj la ĉefan ĉambron por sarkofago."

La fotoj publikigitaj de Novozhenov montras, ke ĉeloke tiriĝas jam multe da elfositaj trovitaĵoj, kaj la dispozicio de la piramido videblas klare. Arkeologo Viktor Varfolomeev informis, ke la totala piramido konsistas el ne malpli ol dudek sep konstruaĵoj, kiuj fariĝis en variaj tempoj. El ili la plej granda estis masonita el ŝtonplatoj en kvin etaĝoj, kaj la diametro de la tomboĉambro estas sep metroj kaj iom pli.

Krom en Egiptio, ankaŭ en aliaj regionoj troviĝas piramidoj, ekzemple, en Meksiko kaj Ĉinio. Sed en Kazaĥio oni trovis piramidon ja unuafoje.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin