Fermiĝis 31aj Someraj Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro

(GMT+08:00) 2016-08-22 11:30:46     Redaktoro:Mirinda

Dimanĉe en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo fermiĝis la 31aj Someraj Olimpikoj. Usono, Britio kaj Ĉinio okupis la antaŭajn tri lokojn sur la listo de oraj medaloj.

En la fermo, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj estis neimageblaj kaj okazis en neimagebla urbo.

La Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj estis la unuaj olimpikoj en Sud-Ameriko. En la pasintaj 16 tagoj, miloj da sportistoj el 206 landoj kaj regionoj partoprenis en la Olimpikoj. Por alvoki pacon, la Internacia Olimpika Komitato aparte organizis sennaciecan delegacion konsistan el dek rifuĝintoj.

Dum la Olimpikoj, 27 mondaj rekordoj estis rompitaj. La ĉina delegacio gajnis 26 orajn, 18 arĝentajn kaj 26 bronzajn medalojn.

La venontaj Someraj Olimpikoj okazos en Tokio de Japanio post kvar jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin