Ĉinio publikigis marsan sondilon por ambicia misio 2020

(GMT+08:00) 2016-08-24 13:47:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio marde publikigis bildojn de marsaj sondilo kaj veturilo, kiujn la lando planas sendi al la Ruĝa Planedo ene de kvin jaroj.

Zhang Rongqiao, ĉefdezajnisto de la marsa misio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio planas sendi kosmoŝipon al orbito ĉirkaŭ Marso por fari surmarsiĝon kaj loki veturilon en julio aŭ aŭgusto 2020. Li konfesis, "La defioj, kiujn ni alfrontas, estas senprecedencaj."

Laŭ Ye Peijian, unu el ĉinaj gvidaj aerokosmaj fakuloj kaj konsilisto de la programo, la kosmoŝipo por la misio 2020 estos ĵetita per la portoraketo Changzheng-5 el la kosmodromo Wenchang en la provinco Hainan, suda Ĉinio.

La surmarsiĝilo apartiĝos el la kosmoŝipo en la fino de vojaĝo de ĉirkaŭ sep monatoj kaj descendos en malalt-latituda regiono en la norda hemisfero de Marso, kie la veturilo esploros la surfacon.

Bildoj publikigitaj en marda gazetara konferenco montris la aparaton kun ses radoj, movatan de kvar sunpaneloj, je du pli ol la veturilo sendita al la luno. Pezanta ĉirkaŭ 200 kilogramojn, la veturilo estas desegnita por funkciado dum tri marsaj monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin