Mi helpas vidodifektitajn homojn koni la mondon

(GMT+08:00) 2016-08-25 15:01:03     Redaktoro:Xiong Shan


En la provinco Guizhou vivas pli ol 400 mil vidodifektitaj homoj, kiuj ne povas vidi kolorojn, eĉ sian hejmlokon. Sendube tio estas tre bedaŭrinda.

En januaro de 2016, la provinca radio de Guizhou lanĉis la programon Rakontado de Yanan pri Filmoj, speciale al tiuj handikapuloj, por riĉigi ilian ĉiutagan vivon.

(sono1)

Tiu sono prezentas la programon Rakontado de Yanan pri Filmoj. Kial Yanan komencis bonvole fari rakontadon al vidodifektitaj homoj? Yanan diris, ke en 2012, kiam radia programo aliformiĝis, iu intervjua sperto de Yanan al vidodifektita homo inspiris ŝin:

"Dum la intervjuo, mi vidis, ke post foriro el lernejo, la knabo Xiao Xi nur restas en hejmo. Lia sola hobio estas kanti. Lia vivo estas tre simpla. Xiao Xi diris, ke li ŝatas televidon, tamen ne povas kompreni programojn per oreloj, kaj liaj gepatroj kaj gefratoj ne havas tempon rakonti la programojn. Post la intervjuado, mi sciis, ke la vivo de vidodifektitaj homoj estas monotona."

Tial en la 5a de marto, 2013, la provinca radio de Guizhou komencis aktivadon "Mi rakontas filmojn al vidodifektitaj homoj".

Pli multajn klopodojn oni faras, pli multajn fruktojn gajnas. Post klopodado, per la programo Rakontado de Yanan pri Filmoj, la aktivado "Mi rakontas filmojn al vidodifektitaj homoj" finfine normale funkciis.

Zhang Ping estas lernanto de la lernejo Guiyang por blinduloj kaj surdamutuloj. Ŝi diris, ke la programo de Yanan alportis ŝin al "voĉo-kinejo":

"Antaŭe mi ne ŝatis vidi filmon, tamen post aŭdo pri la programo de Yanan, mi povas laŭ penso imagi la filmon."

La vivo de masaĝisto Huang Xunzhong, kiu estas blindulo, estas seninteresa. Krom laboro, li ne havis taŭgan interesan hobion. Nun li povas aŭdi la programon Rakontado de Yanan pri Filmoj.

"Kvankam mi ne povas vidi, tamen mi ankaŭ sopiras je brila vivo. Per la programo Rakontado de Yanan pri Filmoj mi povas ĝui filmojn. Tio estas bona."

Pli kaj pli multaj blinduloj aŭdas la programon de Yanan, kaj ilia aprobo kuraĝigas Yanan. Ŝi volas persiste fari tiun laboron en sia tuta vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin