Vizito al la Yunnan-a Provinca Muzeo en Kunming

(GMT+08:00) 2016-08-25 11:05:52     Redaktoro:Li Lu

de Alessandra Madella

La varme oksidiĝita fera tegaĵo de la Yunnan-a Provinca Muzeo tuj rekonebligas ĝin inter la konstruaĵoj nove translokitaj en la sudan parton de la urbo, kiel la pav-forma ekspozicia centro por la komerco kun sud-eosta Azio kaj la estonta simfoni-koncerta teatro. La Artkolegio de Kunming ne malproksimas kaj tute facile atingeblas per malmultekosta linia aŭtobuso, aŭ eĉ per piede. Kvankam la sidejo nun tute malsamas, oni povas memori, ke la Yunnan-a Provinca Muzeo estis fundamenta por la ekesto de viglaj kulturaj aktivecoj en Kunming, kiel ĝia fam-konata sendependa filmfestivalo. Ĝi fakte startis en ĝiaj ĉambroj por iĝi dum multe da jaroj unu el la plej gravaj dokument-filmaj festivaloj de la mondo. Kiel la filmfestivalo, ankaŭ la muzeo rekoneblas je ĝia vid-antropologia sinteno. Ĝi estas do interesa aliro al la nacimaplimulte riĉa Yunnan-a regiono.

Je la unua etaĝo la muzeo nun provizore gastigas ekspozicion pri lastatempaj arkeologiaj eltrovaĵoj de la Chu kulturo de la Printempo kaj Aŭtuno-periodo al Okcidenta Han-dinastio, pruntedonitaj de la muzeo de Jingzhou en la Hubei provinco. Grandaj lignaj tamburoj kun imponaj tigroj kaj birdoj montriĝas tute proksime al potoj kun jam faldeblaj piedoj. Inter ili distingiĝas pro sia rareco malgranda pra-mitraĵo kun feraj najl-kugloj, kiu atestas la altan evoluon de la tiama milita tekniko. Aro de tridek du sonoriloj de la Militantaj Regnoj montras, male, la paceman disvolviĝon de la samtempaj politikaj artoj. Muziko ludis fakte gravan rolon en regad-ceremonioj, simboligante la harmonion de ĉiuj naturaj elementoj. Malgranda kandelabro kun kamela figuro atestas verŝajne jam formiĝantajn komercajn trafikojn kun najbaraj regionoj.

Eskalatoro centre de la muzea halo portas la gastojn al la dua etaĝo. Tie buntaj salonoj vigle rakontas por infana publiko la vivon ekde la praoceano al la unuaj nacioj loĝantaj en Yunnan, ĝis la alveno de la han nacio kun ĝiaj revoluciaj skribaj, agrikulturaj kaj entombigaj teknikoj. Imponaj skeletoj rememorigas nin, ke la altebenaĵa tereno kaj la favora klimato de Yunnan iĝis magneto por la lastaj dinosaŭroj, por iĝi poste lulilo por simioj kaj pra-homaro. Natur-altaj gipsaj skulptaĵoj de antropologoj reprezentas la signifoplenan momenton de la malkovro de la Yuanmou viro en 1973. Li estis la plej frua homo erectus en Ĉinio, kiu vivis antaŭ 1,7 milionoj da jaroj. Ĉambro kun koloraj feltoplumoj kaj buntaj paperoj afable bonvenigas la infanojn, kiuj volas pentre esprimi siajn emociojn fronte al la unuaj milionoj da jaroj de vivo sur nia Tero.

La ekspozicia itinero sekvas poste la bronzan civilizacion, kiu floris en Yunnan inter la Militantaj Regnoj kaj la Orienta Han dinastio, dank'al la renkontiĝo de malsamaj etnoj. La antikva bronz-tekniko en la centra parto de Ĉinio fame aperigis terurajn monstrojn, kiel la maskon kun malfermita buŝego de la legenda Tao Tie, kiu ankoraŭ ne sata post sia formanĝegado de la tuta tero, finvoris eĉ sian korpon mem. La bronzoj de Yunnan male ornamas ĉiutagajn nepraĵojn kiel bukojn per realismaj bestobildoj, kiel ekzemple grand-vostaj pavoj, pelikano manĝanta fiŝon, aŭ ludantaj simioj. Ĉasadaj dekoracioj same oftas, kun interplektoj de luktantaj tigroj, bovoj kaj homoj. La ĉefverko de Yunnan-a bronza arto esta tablo de la Militantaj Regnoj kun figuro de bovo protektanta bovidon, stoike senmova dum malantaŭa tigro dentoŝiras ĝin.

Al la sama periodo apartenas bronzaj blov-instrumentoj je la formo de kukurbo kun bovoj starantaj supre. Iuj el Yunnan-aj naciaj mitoj fakte konsideras grandan kukurbon kiel la naskfonton de la homaro, sendube pro ĝiaj rondaj formoj kiuj rememorigas gravedan virinon. Pro tio ĝi ankoraŭ oftas en naciaj ornamaĵoj. Fine estas interesaj homplenaj scenoj de religiaj ceremonioj ĉirkaŭ totemoj. Tiu riĉa bronza kulturo finiĝis dum la Orienta Han-dinastio, pro la amas-migrado suden de rifuĝintoj de la han nacio fuĝantaj el norda malpaco kaj alportantaj povajn teknologiojn, kiel ideograman skribon kaj pli modernan kultivadon. Pro la konfliktoj kun la novaj han loĝantoj, multe el la malnovaj nacioj forapartiĝis al montaroj, kie iliaj kulturoj pli izole disvolviĝis en malsamajn direktojn.

La tria etaĝo de la muzeo daŭrigas tiun specifan esploradon de la Yunnan-a historio. En la periodo de la Tang kaj Song-dinastioj ĝis la mongola invado en 1253 sub la Yuan dinastio, gravis en Yunnan unue la reĝlando de Nanzhao, kaj poste tiu de Dali. Ili sinsekve daŭris dum pli ol 600 jaroj en loko kie multas homoj de la Bai kaj Yi nacioj. Ilia komerca reto kun najbaraj areoj kaj sud-oesta Azio estis vastega. Kaj ili igis importitan Budhismon de la Azhali-a formo la nacia religio. Ekzemplo de ĝi estas ora statueto de la bodhisatvo Avalokitesvara, kies nuda brusto estas ankoraŭ en sia origina junvira formo. Nuntempe la kompatoplena karaktero de tiu bodhisatvo pli ofte videblas en ina formo en Ĉinio aŭ Japanio, kie ŝi estas konata kiel Guanyin aŭ Kannon. Preskaŭ duono de la imperiestroj de Dali fariĝis monaĥoj post abdikado. Antaŭ du jaroj la fama korea esperantisto, movadisto kaj histori-profesoro So Gilsu petis la helpon de la Artkolegio por viziti Dali kiel gravan centron de pli moderna budhisma kulturo, montrante tiel la daŭran gravecon de tiu tradicio.

La reĝlando de Dali estis konkerita fare de la Yuan-dinastio. Tiam onidire ankaŭ Marco Polo vizitis Yunnan, rimarkante ke tie virinoj laboris dum viroj pigrumis. La mongola konkero donis al Yunnan ĝian esceptan karakteron kiel landlima provinco en sud-okcidenta Ĉinio, kiu tamen lingve apartenas al norda Ĉinio pro ĝia uzo de mandarena vario por mediacii inter vasta aro de lokaj lingvoj. Certe en Yunnan la komparo, kiu pentras Esperanton kiel la mandarenon de la mondo, havas klaran ekzistadan signifon. Por la retorika mesaĝo de la Provinca Muzeo gravas montri, ke la Yuan kaj la sekvaj dinastioj kunportis multe da homoj el han nacio kaj el diversaj etnioj, kiuj tute harmonie kunvivis kun la jam ekzistantaj nacioj de la loka loĝantaro. Tiu ĉi parto de la ekzpozicio montras do elegantajn vestaĵojn kaj ornamaĵojn de la Zhuang nacio, tibetajn budhismajn statuojn kaj maskojn kaj aliajn nacimalplimultajn kreaĵojn kiel fiŝ-formajn tamburojn, en bunta pluvarko de formoj kaj koloroj.

Alia parto de la muzeo montras la purpuran ceramikon produktatan en la Yunnan-aj fornoj de Jianshui, ne glazuritan, sed fajne poluritan kaj plaĉe metal-sonan. Ĝiaj simplaj formoj kaŝas tamen grandan teknikan malfacilon, ĉar oni devas atente plenigi la gravuritan parton de la dezegno per malsamkolora ceramiko. Fine nia galopada vizito de la Provinca Muzeo finiĝas per la eniro de Yunnan en la centron de Ĉina historio, kun la konstruado de la fervojo, kiu kunligas ĝin al Vietnam, kaj de la Birma Vojo dum la dua mondmilito, kiam la plej bonaj universitatoj de la lando translokiĝis al Kunming. Se oni volas kompreni iom pli pri la regiono kaj ĝia fierego, certe la Provinca Muzeo estas bona loko kie komenci esplori.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin