Rusio: malpermeso al rusaj paralimpikanoj estas krimo

(GMT+08:00) 2016-08-25 13:27:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris lastatempe, ke malpermesi al rusaj sportistoj partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj estas krimo.

Zakharova diris dum intervjuo kun la televido Izvestia, ke la rusaj handikapitaj sportistoj estas maljuste traktataj, kaj malpermesi al rusaj sportistoj partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj estas krimo. La internacia komunumo fine konscios, ke la decido de la Kortumo de Arbitracio pri Sporto estis farita sub premado, kaj ĝi estas malĝusta.

Antaŭ tio rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris, ke la malpermeso al rusaj paralimpikanoj estas cinika decido. Li opiniis, ke la enketo pri dopado kontraŭ rusaj sportistoj entenas 80% da politika komponanto. Iuj internaciaj sportaj organizoj estas tute sub la regado de Usono kaj preskaŭ paraliziĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin