Ĉefo de UN aplaŭdas pacinterkonsenton por monde plej longa armita konflikto en Kolombio

(GMT+08:00) 2016-08-25 13:43:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon merkrede bonvenigis interkonsenton, atingitan de la kolombia registaro kaj la plej granda ribela grupo de la lando por fini armitan konflikton, kiu daŭris pli ol kvindek jarojn.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban "varme gratulas" kolombian prezidenton Juan Manuel Santos, ĉefon de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio Timoleón Jiménez, kaj iliajn teamojn por la intertraktado en la kuba ĉefurbo Havano, pro ilia laboremo kaj pacienco. La deklaro diris ankaŭ, ke Ban gratulas ankaŭ multajn kolombiajn organizojn kaj civitanojn, kiuj kontribuis al la intertrakto per siaj proponoj kaj instigo.

La kolombia registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio anoncis merkrede, ke ili atingis la definitivan pacinterkonsenton por fini sian intertraktadon, kiu okazis ekde novembro 2012 en Havano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin