Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 26)

(GMT+08:00) 2016-08-26 10:17:52     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon merkrede bonvenigis interkonsenton, atingitan de la kolombia registaro kaj la plej granda ribela grupo de la lando por fini armitan konflikton, kiu daŭris pli ol kvindek jarojn.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban "varme gratulas" kolombian prezidenton Juan Manuel Santos, ĉefon de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio Timoleón Jiménez, kaj iliajn teamojn por la intertraktado en la kuba ĉefurbo Havano, pro ilia laboremo kaj pacienco. La deklaro diris ankaŭ, ke Ban gratulas ankaŭ multajn kolombiajn organizojn kaj civitanojn, kiuj kontribuis al la intertrakto per siaj proponoj kaj instigo.

La kolombia registaro kaj la la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio anoncis merkrede, ke ili atingis la definitivan pacinterkonsenton por fini sian intertraktadon, kiu okazis ekde novembro 2012 en Havano.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj liaj samranguloj el Japanio kaj Korea Respubliko Fumio Kishida kaj Yun Byung-se konsentis merkrede, ke la tri landoj devas fortigi kunlaboron por akceli stabilecon kaj disvolvadon de la regiono.

La oka kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj okazis merkrede en Tokio. Ĝi estis okazigita post la pintkunveno de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en novembro 2015, kiu rekomenciĝis post tri-jara intervalo kaj markis gravan novan ŝancon por la triflanka kunlaboro.

Wang diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiel tri grandaj ekonomioj de Orient-Azio, havas la devon akceli orientazian ekonomian disvolvadon, gvidi regionan kunlaboron kaj protekti pacon kaj stabilecon de la regiono. Li diris, ke la tri landoj devas sekvi la spiriton "alfronti la historion kaj la estontecon", venki malfacilojn kaj ĝenojn, akumuli konsentojn, fiksi atenton sur kunlaboron kaj certigi stabilan disvolvadon de la triflanka kunlaboro en ĝusta direkto. Wang aldonis, ke en la venonta etapo, la tri landoj devas starigi politikan reciprokan konfidon, efektivigi praktikan kunlaboron, akceli interhomajn interŝanĝojn, antaŭenpuŝi daŭripovan disvolvadon, fortigi la triflankan kunlaboron kaj liveri novan movforton al la orientazia kunlaboro.

Gvidlinio publikigita en lundo diris, ke Ĉinio establos plurajn naciajn zonojn de ekologia eksperimento por esplori reformojn koncernajn al utiligo de naturaj resursoj kaj taksado de ekologia efikeco de oficialuloj.

La gvidlinio, publikigita de la ĝeneralaj oficejoj de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilo, celas efektivigi reformojn pri la sistemo de ekologia civilizacio.

Laŭ celoj starigitaj en la gvidlinio, grava progreso estos atingita antaŭ 2017 kaj tute matura sistemo de ekologia civilizacio estos starigita antaŭ 2020, kun bonaj praktikoj imiteblaj en la tuta lando.

Ĉefaj eksperimentoj inkluzivas starigon de sistemo pri proprieto de naturaj resursoj, kompiladon de bilanco de naturaj resursoj, optimumigon de planado de tero kaj spaco kaj enmeton de ekologia efikeco en taksadon de oficialuloj.

La provincoj Fujian, Jiangxi kaj Guizhou, kiuj havas "relative optimuman ekologian fundamenton, kaj relative fortan median kaj resursan kapablon," estis elektitaj kiel la unua aro de eksperimentaj zonoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin