Li Keqiang: realigi elstaron de meza Ĉinio en reformado kaj malfermo

(GMT+08:00) 2016-08-25 11:18:19     Redaktoro:Pluveta

De la 22a ĝis la 24a de aŭgusto, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis la urbojn Ganzhou kaj Nanchang de Jiangxi-provinco por esplori ekonomian kaj socian disvolvadon.

Li diris, ke Ĉinio plue plibonigos infrastrukturan konstruadon de la kamparo kaj subtenos disvolvadon de karakterizaj industrioj. La mezokcidenta landparto estas la loko por granda manovro de la ekonomia disvolvado kaj havas grandan spacon en turniĝo de malnova kineta energio al la nova.

Li interparolis kun lokaj kamparanoj kaj demandis pri vendo de greno kaj enspezoj. Li akcentis profundigi reformadon de grencirkula sistemo, efektivigi politikojn profitajn al kamparanoj kaj protekti iliajn rajtojn kaj fervoron en kultivado de grenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin