120 homoj mortis en tertremo en meza Italio

(GMT+08:00) 2016-08-25 10:52:44     Redaktoro:Mirinda

Merkrede en la gazetara konferenco okazinta en la provinco Rieti, itala ĉefministro Matteo Renzi diris, ke la 6-grada tertremo en la mezo de Italio kaŭzis morton de almenaŭ 120 homoj.

Laŭ raporto de novaĵ-agentejo Ansa, en la plej serioze detruita urbo Amatrice, estis konfirmitaj 64 viktimoj.

La tertremo okazis je la 3a horo kaj 36 minutoj frumatene en la 24a de aŭgusto. La hipocentro profundas je 4,2 kilometroj. Nun en la seisma zono ripetiĝas postskuo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin