Japana ĉefministro Abe Shinzo intervidiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2016-08-25 11:19:30     Redaktoro:Mirinda

Merkrede japana ĉefministro Abe Shinzo intervidiĝis kun Wang Yi, Fumio Kishida kaj Yun Byung-se, ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiuj ĉeestis la 8an kunvenon de eksterlandaferaj ministroj de la tri landoj.

Abe diris, ke Japanio, Ĉinio kaj Sud-Koreio okupas kvinonon de la monda ekonomio kaj portas gravan devon por protekti regionan pacon kaj stabilecon. Estas ege gravaj la kunlaboroj inter la tri landoj. Japanio volas laŭ direkto de establo de reciprokprofitaj rilatoj kun Ĉinio, multigi konfidon, fortigi dialogon, regi diverĝon kaj klopodi por konstrui dulandajn rilatojn frontajn al la estonteco. La pintkunveno de la Grupo 20 okazonta en Hangzhou havas gravan signifon al daŭripova disvolvado de la monda ekonomio, kaj li deziras ĉeesti la pintkunvenon. Japanio deziras la sukceson al la pintkunveno.

Wang diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazigis la kunvenon de eksterlandaferaj ministroj kaj tenis kunlaboran bazon kaj tendencon, malgraŭ malfaciloj en la rilatoj inter si. Ĉinio prezentis kunlaboran pledon de "kvarrada funkciigo", kiu estas politiko, ekonomio kaj komerco, kulturo kaj daŭripova disvolvado. Ĉinio ĝojas vidi, ke Japanio ludas pozitivan kaj konstruivan rolon kiel membro de la Grupo 20 por sukceso de la pintkunveno. En la kuranta jaro okazos serio da gravaj plurflankaj kunvenoj rilataj al la tri landoj, kaj li esperas, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio fortigos kunlaboron kun spirito "serioze vizaĝi al la historio kaj estonteco", kaj klopodos por regiona paco kaj disvolvado kaj plibonigo de la rilatoj inter la tri landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin