Plej malnovaj glacimontoj

(GMT+08:00) 2016-08-28 13:43:15     Redaktoro:Xiong Linping

La 17an de aŭgusto la turisma sekcio de la retejo de la ĵurnalo Daily Mail kompilis fotojn pri malnovaj glacimontoj trovitaj en Antarktio, Gronlando kaj Islando, tiuj pejzaĝoj tiom belaj, ke ili perdigus al homoj la spiron; kaj krome, ili donus al vi plian alternativon en via listo de turismaj celoj.

Laŭ statistiko, ĉiujare mil kaj mil glacimontoj derompiĝas de glaĉero kaj glitas en frostegan maron. Ĝenerale nur ĉirkaŭ dekprocenta parto de la glacimonto povas malmergiĝi sur la surfaco, dum la plejparto de ĝi restas en maro. Tiuj glacimontoj formiĝis longatempe kunpremite, iuj el ili estas glaciiĝintaj eĉ pli ol tridek mil jarojn.

El la retejo Polar-Latitudes.com oni informiĝas, ke ĉiujare glaciologo Robert Gilmore pilgrimas al Antarktio. Li diris: "Tiuj ĉi glaciaj blokoj degelas tre malrapide. Ili moviĝas ankaŭ ege lante, kaj puŝate ĉefe de oceana fluo."

Gilmore informis ankaŭ: "Tiuj ĉi glacimontoj, laŭaspekte, diferencas ne grande inter si. Iuj havas striojn kolore tre malhelajn, kiuj aperis probable pro tio, ke frida marakvo enfluis en fendojn de glacimaso kaj poste tie glaciiĝis. Bluaj glaciaj masoj ŝajnas pli malnovaj, kaj la strukturo laŭvide estas ankaŭ pli kompakta, sed tio estas nur vizio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin