Novaĵoj (Aŭgusto 30)

(GMT+08:00) 2016-08-30 17:58:39     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 30a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio alvokas sindetenemon pri provpafo de misilo de la Korea Demokratia Popola Respubliko; ĉefo de UN urĝas koncernatajn partiojn de la Suda Ĉina Maro solvi disputojn per paca dialogo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio lunde vokis al ĉiuj koncernataj partioj subteni sindetenemon kaj resti trankvilaj pri la ĵetado de balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la lasta merkredo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al deklaro, kiun la Sekureca Konsilio de UN publikigis vendrede, kondamnante la ĵetadon kiel "gravan malobservon" de la internaciaj devoj de Pjongjango sub rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Hua diris, "Ni esperas, ke ĉiuj partioj evitos aferojn, kiuj povas iriti aliajn aŭ pliigi la streĉitecon. La signalo sendita de la Sekureca Konsilio devas esti ampleksa kaj ekvilibra."

Hua emfazis, ke Ĉinio estas konsekvenca pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, kaj ĝi subtenos plu la sennukleigon de la duoninsulo, protektos pacon kaj stabilecon en la duoninsulo kaj apogos la solvadon de diverĝoj per intertraktado kaj dialogo.

Lunde en Singapuro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke la agadoj de Nord-Koreio, kiu strebas por nukleaj armiloj kaj balistaj misiloj, maltranktiligas la tutan regionon, ĉar la agadoj ne nur malobservas koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, sed ankaŭ rompas pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj la tuta azi-pacifika regiono.

Ban Ki-moon diris, ke oni devas fari sinceran dialogon por reveni al la vojo de sennukleigo, kaj li ĉiam estas preta por fari pozitivan kontribuon al tio.

La saman tagon Ban diris, ke li esperas, ke ĉiuj koncernataj partioj de la Suda Ĉina Maro solvos disputojn per paca dialogo laŭ principoj rekonataj de la internacia juro.

Ban faris la rimarkojn dum prelego en la Administra Univesitato de Singapuro. Parolante pri tiklaj regionaj demandoj, li diris, ke la streĉiteco en la Suda Ĉina Maro estas tre maltrankviliga; provoko kaj miskompreno eble eskaladiĝos kaj metos en danĝeron la harmonian situacion, por kiu la regiono delonge strebas.

Ban akcentis, "Mi ĉiam vokas al ĉiuj koncernataj partioj de la Suda Ĉina Maro solvi disputojn per paca dialogo laŭ principoj rekonataj de la internacia juro kaj esperas, ke ellaboro de Kondutkodo de la Suda Ĉina Maro povos akceli reciprokan komprenon inter ĉiuj partioj."

Lunde en Vaŝingtono, Ben Rhodes, vickonsilisto de usona prezidento pri ŝtata sekureco antaŭvidis la viziton de Barack Obama al Azio, dirante, ke la baldaŭa renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama en la ĉina urbo Hangzhou havos vastajn diskuttemojn, antaŭenpuŝos kunlaboron inter la du landoj kaj solvos diverĝojn de la du landoj en iuj kampoj.

De la 2a ĝis la 9a de septembro Obama vizitos Ĉinion kaj Laoson por partopreni en la Pintkunveno de G20 en Hangzhou, la Pintkunveno de gvidantoj de Usono kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la Orient-Azia Pintkunveno. Tio estos lia 11a vizito al Azio. Dum restado en Hangzhou, li renkontiĝos kun sia ĉina paralelulo Xi Jinping.

Lunde en Pekino, Li Yuanchao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Fan Changlong, viprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio respektive renkontiĝis kun Ngo Xuan Lich, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj vjetnama ministro pri defendo.

Dum la renkontiĝo, Li Yuanchao diris, ke pasintjare ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping kaj lia vjetnama paralelulo Nguyen Phu Trong realigis reciprokan viziton kaj montris direkton pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Li Yuanchao esperis, ke la du flankoj firme starigos la ideon pri socialisma komunumo de komuna sorto, plimultigos politikan interfidon, profundigos amikan kaj reciprokprofitan kunlaboron, bone traktos diverĝojn kaj antaŭenpuŝos senĉesan disvolviĝon de la dulanda strategia partnereco.

Ngo Xuan Lich diris, ke la nuna regiona kaj internacia situacio komplike ŝanĝiĝas. Vjetnamio volas kune kun Ĉinio atenteme plenumi la atingitajn komunajn konsentojn de la dulandaj altranguloj kaj pluapaŝe fortigi solidarecon kaj amikecon kaj ĉiu-flankan kunlaboron.

Fan Changlong diris, ke Ĉinio volas kune kun Vjetnamio pluapaŝe fortigi strategian interŝanĝon, profundigi pragmatan kunlaboron, bone rigardi kaj trakti diverĝojn, akceli komunan disvolviĝon kaj protekti komunan sekurecon.

Ngo Xuan Lich konsentis kun Fan kaj diris, ke la vjetnama flanko volas fari rilaton inter la dulandaj armeoj grava kolono de la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj.

Du-taga pintokunveno kaj ekspozicio pri la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estis malfermitaj en la pakistana ĉefurbo Islamabado lunde, kun la celo disponigi platformon por interŝanĝo de ideoj kaj malfermi novajn vojojn por pliigo de negocoj kaj esploro de oportunoj en la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif inaŭguris la pintkunvenon kaj ekspozicion en la Centro de Pakistana-Ĉina Amikeco en Islamabado, kiuj estas organizitaj de la pakistana Ministerio de Planado, Disvolvado kaj Reformo.

La inaŭguron ĉeestis ankaŭ pakistana federacia ministro pri planado, disvolvado kaj reformo Ahsan Iqbal, ĉina ambasadoro al Pakistano Sun Weidong, ĉefministroj de pakistanaj provincoj, diplomatoj, membroj de la parlamento, kleruloj, estroj de ĉinaj entreprenoj en Pakistano, kaj 110 aliaj delegitoj el Ĉinio.

Iama alta komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj Antonio Guterres el Portugalio lunde subtenis sian antaŭecon en la neformala sekreta balotado de la Sekureca Konsilio de UN por anstataŭigo de Ban Ki-moon kiel ĉefo de UN ekde la 1a de januaro 2017.

Per 11 voĉoj, tri malinstigaj balotoj kaj unu "senopinia" voĉdono, Guterres ĝuis komfortan antaŭecon super slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj Miroslav Lajcak, kiu leviĝis ĝis la dua loko.

Irina Bokova el Bulgario, ĝenerala direktoro de Unesko, staris sur la tria pozicio kun Vuk Jeremic el Serbio, iama prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin