Novaĵoj (Aŭgusto 31)

(GMT+08:00) 2016-08-31 16:58:41     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 31a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi postulas solidajn penadojn por antaŭenigi planitajn reformojn; Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon apud ĉina ambasadorejo en Kirgizio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping marde alvokis solidajn penadojn por antaŭenigi planitajn reformojn de la lando laŭ fiksita horaro kaj vojmapo.

Tiutage Xi prezidis kunvenon de la Centra Gvidgrupo por Profundigo de Ampleksa Reformado. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke Ĉinio devas meti pli da atento sur reformojn de la ekonomia sistemo kaj plibonigi la fundamentajn mekanismojn, kiuj subtenas tiujn reviziojn.

La kunveno adoptis serion da politikoj pri verda financo, intelekta proprieto, distribuado de resursoj kaj malriĉec-mildigo.

La gvidantoj promesis "evidente redukti" la registaran rolon en la rekta distribuado de resursoj kaj, anstataŭe, fidi pli multe la povon de la merkato kaj plibonigi la protekton de intelekta proprieto.

Laŭ la deklaro, Ĉinio instigos privatajn investantojn esplori oportunojn en ekologi-amikaj sektoroj. Lokaj aŭtoritatoj sur diversaj niveloj ricevis ordonon plenumi sian malriĉec-mildigajn respondecojn kaj plibonigi terajn reformojn en la kamparo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde vespere en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon apud la ĉina ambasadorejo en Kirgizio.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke eksplodis aŭtobombo marde matene apud la ĉina ambasadorejo en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizio. La eksplodo vundis tri homojn dungitajn de la ambasadorejo.

Hua diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio kaj aliaj landoj en la regiono por batali kontraŭ terorismo kaj konservi regionajn sekurecon kaj stabilecon. Ŝi akcentis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj certigos plu la sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj institucioj en aliaj landoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis kun kirgiza samrangulo Erlan Abdyldaev.

Abdyldaev diris, ke la kirgiza flanko forte kondamnas la suicidan bombatakon apud la ĉina ambasadorejo en Biŝkeko. Laŭ la peto de kirgiza ŝtatestro, li esprimis kondolencon al la ĉina ambasado kaj la vunditoj. Li diris, ke post la atako, Kirgizio jam alprenis ĉiujn krizokazajn rimedojn, faros radikalan enketon kaj severe punos krimulojn. Kirgizio plenforte protektos sekurecon de ĉinaj institucioj en sia teritorio kaj volas fortigi kontraŭterorisman kunlaboron kun Ĉinio kaj kune batali kontraŭ la "tri fifortoj".

Wang Yi firme kondamnis la terorisman atakon kaj postulis, ke Kirgizio trovu la veron kiel eble plej rapide kaj evitu similan okazaĵon. Ĉinio subtenas, ke la du flankoj pluapaŝe profundigas kontraŭterorisman kunlaboron kaj protekti komunajn sekurecajn interesojn.

Marde posttagmeze en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kanada kolego Justin Trudeau.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Kanado havas longajn historiajn rilatojn kaj la du popoloj estas amikaj. En la pasintaj 46 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado, la dulandaj rilatoj en politiko, ekonomio kaj komerco, kulturo kaj aliaj kampoj senĉese profundiĝis, kaj la akiritaj fruktoj de la du landoj en diversaj kampoj profitigis la du popolojn. Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Kanado, la dua granda importfonto kaj la dua eksportmerkato de Kanado. Do la dulanda kunlabora estonteco estos brila.

Li montris, ke Ĉinio volas kapti novan ŝancon kun la nova registaro de Kanado, krei novan eraon de rilatoj inter la du landoj, plibone realigi reciprokan profiton kaj kungajnon, kaj daŭrigi la dulandan amikecon.

Trudeau diris, ke la nova registaro de Kanado heredos la tradician amikecon kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por profundigi la dulandajn rilatojn kaj ĉiuflankan pragmatan kunlaboron.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris marde, ke rusa prezidento Vlatimir Putin renkontiĝos kun sia usona kolego Barack Obama dum la Pintkunveno de G20, baldaŭ okazonta en ĉina urbo Hangzhou.

Tiutage Peskov diris en gazetara konferenco, ke en intertempo de la pintkonveno, Putin certe renkontiĝos kun Obama, kaj ili mem decidos ĉu okazigi apartan interparolon aŭ ne.

Antaŭ tio Ben Rhodes, vickonsilisto de usona prezidento pri ŝtata sekureco diris al mediatoj, ke la Blanka Domo ne eliminas la eblecon pri okazigo de neoficiala renkontiĝo inter Obama kaj Putin dum la pintkunveno de G20.

La usona Departemento de Defendo marde konfirmis, ke tiutage aviadila atako de la koalicio gvidata de Usono en Sirio celis Abu Muhammad Al-Adnani, delongan proparolanton de la Islama Ŝtato.

Peter Cook, proparolanto de Pentagono, diris en deklaro, "Ni estas taksantaj la rezulton de la aeratako, sed la forigo de Al-Adnani el la batalkampo markis alian gravan baton al la Islama Ŝtato."

Samtempe, la novaĵ-agentejo Amaq de la Islama Ŝtato anoncis, ke proparolanto de la grupo estis mortigita dum esploro de la operacio repuŝanta la militan kampanjon kontraŭ Alepo.

La Siria Demokratia Armeo sub la gvidado de la kurdaj armitaj fortoj marde publikigis deklaron, anoncante, ke ĝi kaj la turka armeo atingis interkonsenton pri portempa batalhalto en norda Sirio.

La deklaro diris, ke la interkonsento atingita sub la mediacio de la internacia alianco gvidata de Usono por la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato celas savi pli da senkulpaj civiluloj el la milito.

Siria ambasadoro Bashar Jaafari diris marde, ke fizikaj atestoj mankas al la konkludoj faritaj en la raporto de enketo gvidata de UN, kiu akuzas la armeon de la siria registaro pri uzo de klora gaso.

Jaafari diris, ke konkludoj en la raporto tute baziĝis sur deklaroj faritaj de atestantoj prezentitaj de la terorismaj armitaj grupoj. Tial al tiuj konkludoj mankas iu ajn fizika atesto, ĉu per specimenoj aŭ atestitaj medicinaj raportoj, ke kloro estis uzita.

La raporto, liverita de la Komuna Enket-Mekanismo de UN kaj la Organizo pri la Malpermeso de Kemiaj Armiloj, diris, ke informo sugestas la implikiĝon de la registaro kaj aliaj partoprenantoj en la raportitaj kemiaj atakoj en Sirio.

La raporto montris, ke la Islama Ŝtato uzis sulfuran iperiton foje en atako. Kaj la siria registaro estas respondeca pri du klorgasaj atakoj en 2014 kaj 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin