'Pola avo' amas ĉinan virinan volejbalteamon

(GMT+08:00) 2016-09-01 09:03:51     Redaktoro:Xiong Shan

Inter la huraantaj fanoj de la ĉina virina volejbalteamo en Rio-de-Ĵanejro, pola fano kaptis multajn atentojn ne pro tio, ke li ne estas ĉino, sed pro tio, ke li strikte sekvis la teamon de la komenco.

La 60-jara Jozef enamiĝis en la ĉinan teamon je la unua vido, kiam li televidis la knabinojn en la Londonaj Olimpikoj en 2012. La pola viro estis fascinita de la ludoj de la juna teamo, precipe de ĝia kerna ludisto Hui Ruoqi. Antaŭ tio Jozef estis lojala fano de sia hejmloka volejbalteamo -- la pola vira teamo.

Ekde tiam, Jozef estis sorĉita de la ĉina teamo kaj sekvis preskaŭ ĉiujn iliajn internaciajn konkursojn. Jam en la Konkurso de Volejbalaj Majstroj en Montreux, Svislando en 2013, li unuafoje kuraĝigi la teamon surloke. Li ankaŭ stiris aŭton el Pollando al Italio por subteni la knabinojn dum la Monda Virina Volejbal-Ĉampionado 2014.

Vojaĝante centojn da mejloj el Pollando al Brazilo, tiu fidela fano mendis biletojn por ĉiuj matĉoj de la ĉina teamo. Ĉi-foje, Jozef estis kaptita de televidaj kameraoj kaj estis rekonita ne nur de la fanoj, sed ankaŭ de milionoj da ĉinaj televidantoj.

La "pola avo", la karesa nomo donita de ĉinaj volejbalaj fanoj, havas 18 000 sekvantojn en Sina Weibo, Twitter-simila retservo en Ĉinio, kie Jozef dividas sian ŝaton kun ĉinaj interretaj uzantoj ekde 2013.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin