Novaĵoj (Septembro 1)

(GMT+08:00) 2016-09-01 16:22:39     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 1a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping alvokas komunajn klopodojn kun Saud-Arabio en subteno al la rolo de Grupo 20; Kunordigantoj de G20 fidas pri sukceso de pintkunveno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis komunajn klopodojn kun Saud-Arabio por certigi sukceson de la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou en akcelado de la monda ekonomia kresko kaj plibonigo de la tutmonda regado.

Xi faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun saud-arabia vickronprinco Mohammed bin Salman en Pekino. Li diris, ke la internacia komunumo atendas vidi pozitivan rolon de la Pintkunveno de G20 en akcelado de la tutmonda ekonomia kresko kaj plibonigo de la internacia ekonomia kunlaboro. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Saud-Arabio estas ambaŭ gravaj membroj de G20 kaj emerĝantaj ekonomioj. La du landoj devas labori kune por certigi funkciadon de G20 kiel la grava forumo por internacia ekonomia kunlaboro.

Mohammed, ankaŭ saud-arabia ministro pri defendo, ĉeestos la Pintkunvenon de G20 en la ĉina urbo Hangzhou. Xi bonvenigis Mohammed viziti Ĉinion kaj gratulis lin pro la sukceso de la unua kunveno de altnivela gvidkomitato por kunordigo de duflanka kunlaboro.

Mohammed diris, ke Saud-Arabio kaj Ĉinio ĝuas vastajn komunajn interesojn kaj havas similajn poziciojn en internaciaj aferoj. Saud-Arabio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj rigardas Ĉinion kiel gravan strategian partneron. Li emfazis, ke Saud-Arabio firme subtenas la starpunkton de Ĉinio pri Tajvano, la Suda Ĉina Maro kaj aliaj demandoj. La princo diris ankaŭ, ke Saud-Arabio esperas fortigi politikan kaj ekonomian ligitecon kun Ĉinio per la altnivela gvidkomitato kaj volas kunligi sian evoluigan strategion kun la iniciato de Zono kaj Vojo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado alfrontas vastajn oportunojn.

Dum renkontiĝo kun vizitanta kanada ĉefministro Justin Trudeau, Li diris, ke li esperas vidi pluan progreson en rilatoj per la vizito de Trudeau, kiu liveras movforton.

Trudeau diris, ke fortigo de la amikeco kaj potencialo de la interrilato inter la du landoj malfermos novan eraon en la kontaktiĝo de Ĉinio kun la la mondo.

Dum komuna gazetara konferenco kun Trudeau, Li diris, ke ili konsentis subteni striktan kontakton inter altranguloj kaj establi mekanismon de jara dialogo inter la ĉina kaj kanada ĉefministroj.

La ĉina ĉefministro diris, ke la du flankoj diskutis pri establo de dialoga mekanismo pri nacia sekureco kaj juro, kaj konsentis fari plenan utiligon de jara kunveno inter ministroj pri eksterlandaj aferoj. Li aldonis, ke ili konsentis komenci esploron pri la ebleco de ĉina-kanada liberkomerca regiono kiel eble plej frue. Li konfesis historiajn diferencojn inter la du landoj, tamen li insistis, ke komunaj interesoj superpezas la diferencojn.

Trudeau diris, ke la du flankoj intensigos komercon kaj investon. Kanado prenos specifajn rimedojn por plibonigi interhoman komunikadon kun Ĉinio. Trudeau aldonis, ke la du landoj kunlaboros en la kampoj de reciproka zorgo, inkluzive de klimatŝanĝiĝo, juĝista trejnado kaj packonservo de UN.

Altrangaj funkciuloj komisiitaj al preparado por la baldaŭa Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou ĵaŭde laŭdis Ĉinion pri ĝia organizado de la kunveno.

Deklaro estis publikigita de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj post la malfermo de la kvara kaj fina kunveno de kunordigantoj por la pintkunveno, kiu okazos en la 4a kaj 5a de septembro.

La deklaro diris, ke bazaj interkonsentoj estis atingitaj rilate al la plano de G20 pri novig-akcela kresko, agadplano pri efektivigo de la Tagordo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Disvolvado de 2030, kaj iniciato pri subteno al la industriigo en Afriko kaj la malplej evoluintaj landoj.

Ankaŭ fundamenta konsento estis atingita pri serio da altnivelaj principoj en translandlima persekuto kaj la redono de neleĝaj aktivoj en kontraŭkoruptaj kazoj inter membroj de la Grupo 20, la strategio de tutmonda komerca kresko, kaj la gvidprincipo pri tutmonda investado.

La deklaro diris, ke la kunordigantoj esprimis plenan fidon pri sukcesa pintkunveno en Hangzhou, dirante, ke la pintkunveno sendube postlasos spuron en la historio de G20.

Turka ministro pri aferoj de la Eŭropa Unio Omer Celik merkrede neis, ke la turka flanko atingis interkonsenton kun kurdaj armitaj fortoj pri portempa batalhalto en norda Sirio.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu citis rimarkojn de Celik en sia raporto, ke la Turka Respubliko estas sendependa kaj leĝa ŝtato, kaj oni ne devas mencii ĝin paralele kun terorisma grupo, ke ili atingis ian interkonsenton.

Celik kritikis okcidentajn amaskomunikilojn, ke ili bildigis la turkan registaron kiel oponanton kontraŭ kurdoj. Li asertis, ke la turka operaco estas direktita al terorismaj grupoj kaj havas neniun rilaton kun nacieco.

La rusa Ministerio de Defendo diris merkrede, ke Abu Muhammad Al-Adnani al-Shami, altranga gvidanto kaj la oficiala proparolanto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, estis mortigita en lastatempa aeratako en la siria provinco Aleppo.

La ministerio diris en deklaro, ke laŭ multaj informaj kanaloj, al-Adnani mortis marde dum aeratako de la rusa militaviadilo Su-34, en kiu 40 teroristoj estis eliminitaj. La deklaro aldonis, ke Abu Muhammad Al-Adnani estis konsiderata kiel la dua gvidanto en la Islama Ŝtato post sia estro Abu Bakr al-Baghdadi kaj estis fama pro siaj alvokoj por teroristaj atakoj en Okcident-Eŭropo kaj Usono.

Speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Jemeno Ismail Ould Cheikh Ahmed alvokis merkrede en la stabejo de UN, ke ĉiuj partioj de konflikto en Jemeno komplete altigu malamikajn agojn kaj kreu kondiĉojn por paca intertraktado.

Cheikh Ahmed faris la rimarkojn en sia raporto al la Sekureca Konsilio de UN pri lastatempa situacio en Jemeno. Li diris, ke post la aŭgusta intertraktado en Kuvajto, aperadis armitaj konfliktoj en la ĉefurbo Sanao, la provinco Taiz kaj la regiono ĉe la landlimo kun Saud-Arabio, kiuj kaŭzis perdojn kaj senhejmigis homojn.

Cheikh Ahmed aldonis, ke eskaladiĝo de armita konflikto malbonigis la humanitaran situacion en Jemeno, kaj pro tio pli ol 3 milionoj da homoj senhejmiĝis. Li refoje vokis al ĉiuj rilataj partioj promesi observi interkonsenton pri haltigo de malamikaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin