Fokusoj de la Semajno (Sep. 02)

(GMT+08:00) 2016-09-02 09:26:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Kanada ministro pri financo anoncis merkrede en Pekino, ke Kanado decidis peti membriĝon al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Se Kanado membriĝos al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, ĝi fariĝos la unua nord-amerika membro de tiu multflanka banko.

Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, diris en gazetara konferenco, ke la membriĝo de Kanado multe kontribuos al disvolvado de la banko. Li bonvenigis ĉiujn landojn interesiĝantajn pri la banko peti membriĝon. Jin diris, ke la decido de Kanado pri aliĝo al la banko estas bonvena kaj montras konfidon al la forta fundamento starigita de la banko en la komencaj monatoj.

En gazetara konferenco, la kanada Departemento de Financo diris, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko helpos subteni kreskon en Azio kaj prezentas al Kanado ŝancon partopreni plu en multflankaj infrastrukturaj penadoj, kiuj apogas inkluzivan ekonomian kreskon en Azio kaj la tuta mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio volas antaŭenpuŝi konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

La du-taga pintokunveno kaj ekspozicio pri la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro malfermiĝis lunde en la pakistana ĉefurbo Islamabado, kun la celo disponigi platformon por interŝanĝo de ideoj kaj malfermi novajn vojojn por pliigo de negocoj kaj esploro de oportunoj en la ekonomia koridoro.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke la ekonomia koridoro reprezentas konsenton atingitan de la du registaroj kaj estas grava por interligiteco kaj kunlaboro en komerco kaj ekonomio. Ŝi aldonis, ke nuntempe, Ĉinio kaj Pakistano havas bonan komunikadon kaj kunordigon kaj rilataj projektoj montras glatan progreson. Ŝi esprimis sian esperon, ke atingoj de la ekonomia koridoro profitigos la popolojn de ambaŭ landoj kiel eble plej baldaŭ.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde vespere en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon apud la ĉina ambasadorejo en Kirgizio.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke eksplodis aŭtobombo marde matene apud la ĉina ambasadorejo en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizio. La eksplodo vundis tri homojn dungitajn de la ambasadorejo.

Hua nomis terorismon publika malamiko de la internacia komunumo kaj la plej grava minaco en la regiono.

Hua diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio kaj aliaj landoj en la regiono por batali kontraŭ terorismo kaj konservi regionajn sekurecon kaj stabilecon. Ŝi akcentis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj certigos plu la sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj institucioj en aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin