Spuroj de prof. d-ro Reinhard Selten en Ĉinio, memore al la eminenta sciencisto kaj vetarano

(GMT+08:00) 2016-09-02 18:07:41     Redaktoro:Ĝoja
Matene ni ricevis la malĝojigan informon el Gazetaraj Komunikoj de UEA (N-ro 634), ke "La 23-an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5-an de oktobro 1930…" Sentante la grandan bedaŭron kaj triston, gekolegoj de Ĉina Radio Internacia rememoras la karajn momentojn kun prof. d-ro Reinhard Selten.


Tiama ĵurnalisto de la redakcio de germana lingvo de Ĉina Radio Internacia Sun Jingli intervjuis prof. Reinhard Selten la 24an de aŭgusto, 1999.


"Von der Esperanto Redaktion babe ich die traurige Nachricht erfahren. Ich erinnere mich gerne an den Besuch von Professor Selten im August 1999 bei uns und an unser Gespräch in unserem Studio. Seinen Angehörigen möchte ich mein tiefempfundenes Beileid aussprechen.

Ricevinte la tristan aktualaĵon el Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia pri la forpaso de prof. Reinhard Selten, mi tuj rememoris klare la intervjuon, kiun mi faris kun li en aŭgusto de 1999. Mi esprimas bedaŭron kaj sendas al lia familio konsolon.

Sun Jingli
Vicdirektoro de Okcident-Eŭropa kaj Latin-Amerika Centro sub ĈRI  "


Ĵurnalistino de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia Yu Jianchao intervjuis Reinhard Selten en la 84-a UK en Berlino de Germanio,1999.


"Mi bedaŭras pro la forpaso de la meritoplena sinjoro Reinhard Selten.

Mi unuafoje vidis lin en la jaro 1999, en la 84-a UK okazinta en Berlino, Germanio. Tiam mi faris intervjuon kun li,kaj lia edzino akompanis nin dum la interparolo. Li diris, ke li ricevis la inviton de la ĉina registaro kaj vizitos Ĉinion aŭguste.

Vere, li venis. Estis nia honoro gasti la eknomikiston de Nobelpremiito el Germanio. La tiama direktoro de Ĉina Radio Internacia sinjoro Zhang Zhenhua intervidiĝis kun li. Selten afable akceptis la intervjuojn kaj de Esperanto-redakcio kaj de la germana-fako. Post la intervjuoj, mi akompanis lin al lia hotelo, survoje li diris al mi, ke li tre kontentas pri la intervjuo kun germana parolisto, kiu trafe demandis pri lia ludteorio.

En 2003, mi lastatempe vidis lin en Japanio, okaze de la Japana Tutlanda Kongreso de Esperanto. Li faris prelegon, per lia teorio,analizis la uzadon de Esperanto tutmonde.

Mi tre malĝojas je lia forpaso, kaj esprimas mian kondolencon al liaj familianoj.

Pacon al lia animo!

YU Jianchao
Ĵurnalistino de E-redakcio de ĈRI "


Posttagmeze de la 24a de aŭgusto, 1999, prof. REINHARD SELTEN invitite gastis en ĈRI. Tiama direktoro de ĈRI Zhang Zhenhua intime intervidiĝis kun la honorinda gasto.


Prof. Reinhard Selten kaj gekolegoj de E-redakcio, la 24an de aŭgusto, 1999.


La 24an de aŭgusto, 1999, ĵurnalistino de E-redakcio Hang Jun intervjuis prof. Reinhard Selten.

Ni trovis la trezoran radioprogramon "Esperanto en Marŝo", elsenditan la 28an de aŭgusto, 1999, post la vizito de Reinhard Selten al ĈRI la 24an de aŭgusto.

Jen ĝi.


Ni esprimas nian kondolencon al la familio de prof. Reinhard Selten. Ripozu kara prof. Reinhard Selten en paco!

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin