Lotus-radiko kun glueca rizo

(GMT+08:00) 2016-09-02 11:59:39     Redaktoro:Shanshan

La plado Lotus-radiko kun Glueca Rizo estas famkonata frandaĵo en suda Ĉinio. Tamen antaŭ ol mi ekvizitis la universitaton, la plado estis absolute fremda por mi, kiu naskiĝis kaj ĉiam loĝis en la nordo. Mi ne povas memori kun kiu mi la unuafoje manĝis la pladon, tamen neatendite, ĝis la gusto restas freŝa en mia rememoro. Maĉante la dolĉan lotusradikon kaj la molan gluecan rizon, la sensaĵo en via buŝo kvazaŭ portas vin al milda kaj pitoreska suda Ĉinio. Jen mi prezentas al vi la pladon Lotus-radiko kun Glueca Rizo. Ĝia bela gusto elmontros al vi, ke la 2-hora kuirado estas vere inda!

【Materialoj】Lotus-radiko 1

Glueca rizo 150g

Kando 150g

Saŭco sukerita de aroma osmanto / mielo 50g

1.Trempu la gluecajn rizojn en malvarman akvon por 1 aŭ 2 horoj. Senŝeligu purigitan lotusradikon.

2. Fortranĉu kapon de lotusradiko je 2 aŭ 3 centimetroj. La fortranĉaĵo estos uzata kiel kovrilo. Enmetu gluecajn rizojn en truojn de la lotusradiko kaj firme premu ilin per bastoneto.

3.Kovru la ellaboritan lotusradikon per la fortranĉitaĵon kaj fiksu ĝin kun la korpo per dentopingloj.

4. Metu akvon, kandon kaj la lotustarikon en poton. Post 1.5-hora boligado, elpotigu ĝin. Pecigu la kuiritan lotusradikon, kiam ĝi malvarmiĝas, kaj verŝu saŭcon sukeritan de aroma osmanto aŭ mielon sur la pecetojn.

 

----------------------Demandoj kaj Respondoj-----------------

1.Demando: Kial oni devas trempi la gluecan rizon? Ĉu mi povas uzi la varman akvon?

Respondo: Trempado celas igi akvon en la rizon. Tial la rizo estas facile kuirebla. Mi proponas, ke vi uzu akvon de malpli ol 50 gradoj.

2. Demando: Ĉu estas grave, ke ni firme premu la rizon?

Respondo: Kompreneble! Se vi ne tiel farus, la kuiritaj rizoj eble eliĝos el la truoj.

3. Demando: Ĉu la boligita lotusradiko nature ruĝiĝas?

Respondo: Jes! Nature malheliĝas la koloro de tiamaniere kuirata lotusradiko.

4.Demando: Alia elemento?

Respondo: La lotusradiko devas esti boligita por 1.5 horoj. Do metu iom pli da akvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin