Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20---Tetablo de Aŭstralio

(GMT+08:00) 2016-09-05 09:29:15     Redaktoro:Li Lu

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazis en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

Song Luo el la teejo Lao Ali en Hangzhou uzas blankan sablon, koralon kaj konkon por desegni la tetablon de Aŭstralio.

Aŭstralio troviĝas en la suda hemisfero kaj estas ĉirkaŭita de maro. Influita de brita kutimo, la aŭstraliaj homoj kutimas trinki teon kun lakto aŭ citrono. Ili preferas fortan guston.

La tetablo de Aŭstralio uzas citronon, lakton kaj verdan teon Long Jing, elmontras la intereson de duon-ĉina kaj duon-okcidenta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin