Ligna aviadilo

(GMT+08:00) 2016-09-05 13:46:25     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de aŭgusto la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la 45-jara seruristo, Frantisek Hadrava, el la urbo Zdikov, Ĉehio, en la daŭro de du jaroj persone projektis kaj konstruis lignan aviadilon, kaj en ĝi ĉiutage li iras al kaj de laboro. Tial lia survoja tempo reduktiĝas duone. Por parki lian aparaton necesas kvar aŭtolokoj.

Uzante usonan malpezan aeroplanon Mini-Max kiel prototipon, Hadrava dezajnis tiun lignan aviadilon nomatan Vampira, kies konstrukosto estas cent mil ĉeĥaj kronoj. Ĝi havas apertan stirejon, kaj la helico estas movata de tricilindra motoro fabrikita de la ĉeĥa kompanio Verner.

Hadrava diris, ke tiu aviadilo estas farita tute el ligno; ĝi konsumas benzinon de ses litroj ĉiuhore; kaj la plej maksimuma rapideco indikas 146 kilometrojn en horo. La hejmo de Hadrava distancas 15 kilometrojn de la oficejo. Antaŭe por atingi la lokon li bezonis 12-14 minutojn, dum nun, per rekta flugado, nur 4-5 minutojn. Sed por ne ĝeni la laŭvojajn loĝantojn, li devas ĉirkaŭflugi iom, tiam la flugado postulas 7 minutojn. Cetere, la fuelo konsumita de la flugaparato estas malpli multe ol tiu de aŭto.

Hadrava stiras la aviadilon por iri al laboro aŭ reveni al la hejmo nur en serenaj tagoj. Je la 6a matene li ekflugas, poste pasas super arbaroj, montetaroj, kaj fine haltas sur la gazonon transe de la ŝoseo apud lia laborejo. Tiam li devas puŝi sian kreaĵon trans la ŝoseon kaj meti ĝin en la parkadejo ekster la fabriko.

Krome, Hadrava imitante faris germanan triflugilan aviadilon Fokker Dr. I el la unua mondmilito. Li nun havas intencon, fabriki alian historian militaviadilon, t.e., la francan Deperdussin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin