Rakonto de franca malgranda urbo Montargis

(GMT+08:00) 2016-09-06 11:11:19     Redaktoro:Selena


Montargis estas malgranda urbo de Francio, 100 kilometrojn sude de Parizo. Por francoj, la loko estas nur pejzaĝa pitoreskejo, sed por ĉinoj ĝi estas loko, kie amase koncentriĝis ĉinaj studentoj, kiuj kaj studis kaj laboris en la frua periodo de la 20a jarcento; multaj ĉinaj famuloj, ekzemple Deng Xiaoping lasis siajn piedsignojn en la malgranda urbo. En tiu senco ĝi estas unu el la cellokoj de la ruĝa vojaĝo por nemalmultaj ĉinaj vojaĝantoj.

Wang Peiwen, estrino de la Amikeca Asocio de Montargis inter Ĉinio kaj Francio kaj ŝia franca edzo Olivier Duhamel multjare loĝas en la urbo kaj komprenas la rilatojn de la malgranda urbo respektive kun Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Ŝi rakontis historion de la studo de ĉinaj studentoj en la frua periodo.

Li Yuying, filo de ĉina fama erudiciulo Li Hongzao de Qing-dinastio, studis en agrikultura lernejo de Montargis. Li kaj Cai Yuanpei vokis pli da ĉinaj junuloj al la urbo por studi kaj ricevi progresintajn kulturon kaj pensmanieron.

"Tiam Li funkciigis toŭfu-farejon kaj venigis kelkajn laboristojn el la hejmloko al Francio. Iun tagon venis al li la ideo, kial ĉinaj studentoj ne studas ĉi tie, se laboristoj povas labori en la urbo? Sekve li ekpensis pri koncepto: studi laborante."

En la 20aj jaroj de la pasinta jarcento, la koncepto estas tre progresinta. Sekve Li Yuying aranĝis kurson en Ĉinio por helpi al ĉinaj studentoj fari preparon de studo ekster Ĉinio. Danke al tio, grandnombraj studentoj el familioj de meznivela vivkondiĉo havis la ŝancon studi en Francio, kaj inter ili estas ĉina revolucia pioniro Deng Xiaoping. Dum 10 jaroj de 1910 ĝis 1920, sinsekvaj 17 grupoj da studentoj, sume 2000 venis al Francio. Ili estis preskaŭ en ĉiuj lokoj de Francio, kaj la nombro de studentoj studantaj en Montargis estas tre granda pro Li Yuying.

La koncepto pri kaj studo kaj laboro, iniciatita de Li Yuying, havis profundan rilaton kun la idealo de Xinmin-Instituto, lanĉita de ĉinaj famuloj, inkluzive de Mao Zedong, Cai Hesen kaj Xiao Zisheng. Tiam ankaŭ junaj membroj de la instituto studis ekster Ĉinio. Tiuj junuloj havis la ambicion kaj portis sur si la mision por savi la nacion, kvankam ilia vivkondiĉo estis tre plorinda. En julio de 1920, tiuj junuloj de la instituto en Francio kolektiĝis en Montargis por diskuti pri celo kaj rimedo reformi Ĉinion kaj la mondon, kaj la kolektiĝon oni nomis ĝin "Kunvenon de Montargis". En la kunveno oni elmetis proponon starigi novan demokratian partion kun la nomo de komunista partio de Ĉinio. Pluraj ĉeestantoj aliĝis al la partio poste.

La Amikeca Asocio de Montargis inter Ĉinio kaj Francio fondiĝis en 2001, kiu celas memori pri la historio kaj konigi ĝin al pli multaj homoj. Sinjorino Wang opinias, ke rememoro de la historio okazas kiam oni bone mencias kaj konservas ĝin.

"Multaj homoj ne konas la historion, eble ĝi pereus, se oni ne bone konservus ĝin. Konsidere de tiu kialo ni fondis la asocion."

Nuntempe loĝantoj de la malgranda urbo havas ioman komprenon pri rakontoj de tiuj ĉinaj revoluciaj prauloj ĝuste pro protekto kaj prezento de la historio fare de la asocio. Olivier Duhamel, edzo de sinjorino Wang estas unu el ili. Li dividis kun ni sian impreson pri la Komunista Partio de Ĉinio.

"Tiuj junaj revoluciistoj kaj progresintaj personoj, kiuj restis en Montargis, kune fondis la Komunistan Partion de Ĉinio. Mi opinias, ke ili akcelis disvolvadon de Ĉinio, kiam ĝi estis en stagno, kaj malfermis la novan paĝon de la lando al justeco kaj egaleco. En tiu senco ili estas rektaj daŭrigantoj de marksismo. Cetere tia spirito sin disvolvas laŭ historia procezo. La Komunista Partio de Ĉinio estas forto, kiu ludas gravan rolon en la ĉina ekonomia evoluo, socia reformado kaj divido de riĉaĵoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin