Novaĵoj (Septembro 6)

(GMT+08:00) 2016-09-06 15:18:52     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping donis salutparolon de fermiĝo de pintkunveno de Grupo 20; Irano kaj Britio oficiale restarigis ambasadornivelajn diplomatiajn rilatojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde plue okazis la pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 en Hangzhou. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris salutparolon de fermiĝo.

Je la 5a horo posttagmeze, fermiĝis la pintkunveno. Xi diris en sia parolo, ke per varma kaj fruktodona diskutado kaj sub klopodo de diversaj flankoj, la pintkunveno atingis multajn gravajn konsentojn. Li diris jene:

Unue, ni decidas klarigi direkton kaj projekti vojon de la monda ekonomio. Vizaĝe al riskoj kaj defioj de la monda ekonomio, ni plue fortigos makroskopan politikan interkomunikon kaj akordigon, ludos kunlaboran kaj kungajnan partneran spiriton kaj akcelos fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj entenan kreskon de la monda ekonomio.

Due, ni decidas novigi kreskan formon kaj doni novan movforton al la monda ekonomio. Ni unuece aprobis la "Noviga kreska perspektivo de la Grupo 20", subtenos ampleksan plurnivelan kaj vastkampan novigon kun sciencteknika novigo kiel kerno kaj antaŭenpuŝos interfluon kaj kunĝuon de novigaj fruktoj.

Trie, ni decidas perfektigi financan administradon de tutmonda ekonomio kaj altigi kapablon de la monda ekonomio kontraŭ riskoj. Ni konsentas plue akceli reformadon de internaciaj financaj institucioj kaj rega strukturo, fortigi efektivigon de ĉiuj rimedoj pri financa reformado kaj kune protekti stabilecon de la internacia financa merkato.

Kvare, ni decidas reaktivigi motorojn de internacia komerco kaj investo kaj konstrui malferman mondan ekonomion. Ni kune ellaboris "Kreskan Strategion de Tutmonda Komerco de la Grupo 20" kaj la monde unuan plurflankan investan reguligan kadron "Tutmonda Investa Gvida Principo de Grupo 20".

Kvine, ni decidas antaŭenpuŝi entenan kaj kunligan disvolvadon kaj profitigi la tutan mondon per kunlaboraj fruktoj de la Grupo 20.

Angela Merkel, ĉefministro de Germanio, la gastiganto de la venonta pintkunveno, konigis pri la pintkunveno en Hamburgo. En la pintkunveno estis aprobita la "Komunikaĵo de Pintkunveno de Gvidantoj de Grupo 20 en Hangzhou".

Prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio volas subteni striktan komunikadon kaj kunordigon kun Germanio por sukceso de la venonta Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun germana kanceliero Angela Merkel post ĉi-jara Pintkunveno de la Grupo 20 en la orienta ĉina urbo Hangzhou.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Germanio havas ampleksan strategian partnerecon. Vizaĝe al profunda kaj komplika ŝanĝiĝo de la monda situacio, ĉiuj partioj devas labori kune por alfronti la defiojn kaj kunlabori. Li diris, ke Pekino kaj Berlino devas fortigi reciprokan fidon, subteni altnivelajn interŝanĝojn, kaj konsulti unu la alian pri gravaj aferoj de komuna zorgo en akurata maniero. Li alvokis riĉan kunlaboron inter la du landoj, efektivigon de ĉiuj atingitaj konsentoj, kaj kunlaboron en novigo. Li vokis al la du landoj plivastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampoj de edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, turismo, novigo kaj junularo.

Merkel gratulis Ĉinion pro la sukceso de la pintkunveno, aldonante, ke la temo kaj rezultoj eĥis kun la aspiro de la Hamburga Pintkunveno, kaj ke ŝi atendas, ke Ĉinio subtenu preparojn por la Hamburga Pintkunveno. Ŝi diris, ke Germanio volas fortigi altnivelan komunikadon kaj kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investado kaj disvolvado kun Ĉinio kaj profundigi kulturajn interŝanĝojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde urĝis Ĉinion kaj Brition profundigi politikan reciprokan konfidon kaj komunikiĝi kaj kunlabori en diversaj kampoj por atingi pli stabilan kaj pli bonan disvolviĝon de la rilatoj.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun brita ĉefministro Theresa May en la intertempo de la Pintkunveno de la Grupo 20 en la orienta urbo Hangzhou.

Xi diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Britio por levi la "tutmondan ampleksan strategian partnerecon de la 21a jarcento" inter la du landoj al pli alta nivelo. Xi diris dum la renkontiĝo, ke la du landoj devas plu akceli pragmatan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investo, energio, infrastrukturo kaj financo, kaj pligrandigi kunlaboron en novaj kampoj de urbanizado, alttekniko kaj pura energio.

May gratulis Ĉinion pro la sukcesa gastigo de la Pintkunveno de G20 en Hangzhou. Ŝi aldonis, ke la du landoj estas en la "Ora Epoko" de duflankaj rilatoj. Britio sin dediĉas al aktiva profundigo de ampleksa strategia partnereco kaj plifortigo de reciproka kompreno kaj konfido. Ŝi diris, ke ŝia lando esperas strikte kunlabori kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, investado, financo, sekureco kaj leĝplenumado.

Lunde laŭ la loka tempo oficiale enoficiĝis ambasadoroj nomumitaj de Irano kaj Britio al ambaŭ flankoj. Tio simbolas, ke Irano kaj Britio oficiale restarigis la ambasadornivelajn diplomatiajn rilatojn, kiuj estis rompitaj en 2011.

Tiutage la irana registaro nomumis Hamid Baeidinejad ambasadoro al Britio. Antaŭ tio li estis estro de departemento pri politiko kaj internacia sekureco sub irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj partoprenis en intertraktado pri irana nuklea interkonsento. Britio nomumis Nicholas Hopton ambasadoro al Irano kaj li iam servis kiel ambasadoro en Kataro kaj Jemeno.

Lunde filipina prezidentejo publikigis deklaron, dirante, ke filipina prezidento Rodrigo Duterte subskribis prezidentan ordonon pri "krizokaza stato" de la lando.

Novaĵ-oficejo de filipina prezidento diris, ke tuj ekfunkciis la ordono pri krizokaza stato. La ordono postulas, ke filipinaj armitaj trupoj kaj policanoj haltigu ĉian kontraŭleĝan perfortan agadon en insulo Mindanao kaj malhelpu etendiĝon de la kontraŭleĝa perforto.

Vespere de la 2a, en la urbo Davao okazis du eksplodigoj, kiuj mortigis almenaŭ 14 homojn kaj vundis 71. La armita forto Abu Sayyaf proklamis sian respondecon pri tiuj eksplodigaj eventoj. La armita forto fondiĝis en la komenco de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento kaj aktivadis en suda parto de Filipinoj, ĝi partoprenis kaj kreis serion da atakoj kaj forkaptoj.

Proparolanto de la afgana Ministerio de Publika Sano Ismael Kawusi diris, ke 24 homoj estis mortigitaj kaj 91 aliaj vunditaj en du sinmortigaj eksplodoj, kiuj okazis proksime al la Ministerio de Defendo lunde.

Kawusi diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke laŭ la plej freŝaj informoj kolektitaj el koncernaj fontoj kaj hospitaloj, entute 24 homoj, inkluzive de civiluloj kaj sekurecgardistoj, estis mortigitaj kaj 91 aliaj vunditaj en la du eksplodoj, kiuj okazis proksime al la Ministerio de Defendo lunde posttagmeze.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin